Sankta Georgo kaj la Jaro Espriu

Imatge

Salvador Espriu

Dum la monato Aprilo, libroj kaj legado estas la protagonistoj en prelegoj, debatoj kaj aĉetoj. Atendante la alvenon de la festo de Sankta Georgo, ankaŭ la Muzeo sin preparas por celebri la literaturon kiel rimedo por ĝuado kaj komunuma konstruo.

Koincide kun tio, ke ĉijare oni celebras la Jaron de la verkisto Espriu kaj ke la Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) planas publikan legadon de tekstoj de la aŭtoro la venontan 20-an de aprilo, ni invitas vin viziti la muzeon dum la sama semajnfino (aprilo 20-21)  kaj foliumi elstarajn verkojn de la monda literaturo, kun aparta atento al unu el la verkoj de Espriu, iam tradukita al Esperanto: Tombejo de Sinera (originale: Cementiri de Sinera).

Kiel mem Espriu dirus, la vero devas esti elmontrata senripoze. Ni kredas ke la plej bona vojo al tiu celo estas veki la deziron pri kono pere de libroj kaj literaturo, per kiu ajn lingvo.

Ĝuu la Tagon de Sankta Georgo!

 

Celebrado de la Esperanto-Tago. 125 jaroj da komuna lingvo

La venontan 15an de decembro, kunlabore kun Kataluna Esperanto Asocio, ni celebros la 125-jariĝon de la projekto komencita de Lazaro Ludoviko Zamenhof, t.e., Esperanto. Propono pri komuma lingvo, utila al ĉiuj kaj faciliga ilo por komunikado inter homoj el malsamaj originoj kaj lingvoj. Jen ni informas pri la programo de la aranĝo. Baldaŭ ni aldonos pliajn detalojn pri la prezentoj okazontaj en la Muzeo ekde la 11a matene kaj kies kerno estos la rekono de la verko de la esperantistoj Josep Travesset kaj Anna Rosselló.

Imatge

11:00 h. ĉe la Muzeo de Esperanto, Prezento de la verko de A. Rosselló kaj J. Travesset

19:00 h. ĉe  Espai Vilaweb, Babilrondo “Lingva diverseco kaj paco” Kun Xavier Alcalde (ICIP), Jordi Armadans (Fundipau) kaj Carme Junyent (membro de GELA, lingvistino).

Vespere. komuna vespermanĝo en Restoracio Horiginal.

Radioprogramoj kaj libroprezento

La prizorganto de la Muzeo, Montse Piñeiro, plu kunlaboras kun Radio Vilafranca. Ŝi enkondukas informojn kaj novaĵojn pri esperanto dum 20 minutoj ene de la programo Gamma Extra, prezentita de Carla Sanmartín. En la lasta eldono partoprenis ankaŭ Victor Solé, reprezentanto de Kataluna Esperanto Asocio, kiu centriĝis en la temo e-instruado. Registratajn programoj estos baldaŭ publikigataj en la muzea retejo.

…………………………………………………………………………………………………………….

La venontan 15an de decembro, okaze de la Esperanta Tago, la Muzeo iĝos secenejo por la prezento de la verko de Josep Travesset kaj Anna Rosselló pri siaj vojaĝoj kaj travivaĵoj en Sudameriko. En 1985 la kataluna televidkanalo tv3 elsendis programon pri la sperto.

La prezento en la Muzeo okazos matene je la 11,30 h.

Esperantista grupo vizitis la muzeon

La partoprenantoj de la 20a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo 2012, okazinta en Cambrils, ne tre malproksime de la sidejo de nia muzeo, profitis sian libertempon por viziti nin kaj ankaŭ la lokan kaj prestiĝan vinkelon de Eŭdald Massana. Tiu lasta aranĝo estis jene fotografiita de Rosa Vendrell:

Partoprenantoj de la ferisemajno de Cambrils

Kreado de monumento al Esperanto en Texel Island (1935)

La objekto de MES: Aprilo 2012

Imatge

Ĉiaprile la Muzeo reliefigas unu el la tradukitaj verkoj de ĝia kolekto: Quo Vadis, kies aŭtoro estis Henryk Sienkiewicz.

La libro estis eldonita en Varsovio en 1957 kaj ĝia tradukinto estis Lidja Zamenhof (1904-1942) la plej juna filo de Lazaro Zamenhof. temas pri historia romano originale verkita en la pola, unue eldonita kaj liverita po diversaj fragmentoj kaj poste publikigita libroforme en la jaro 1896. La verko estis tradukita al pli ol kvindek lingvoj kaj estis unu el la verkoj kiuj helpis sian aŭtoron atingi la Literaturan Nobelpremion.

Lidja Zamenhof, kiu tre aktive laboris por la instruado kaj diskonigo de la lingvo ellaborita de sia patro, elstaris en la tradukarto, plenumante la esperantigon de Quo Vadis en 1933. Bedaŭrinde, en 1942 la nazioj kaptis kaj deportis ŝin al amasmortiga koncentrejo de Treblinka, kie ŝi pereis.

Kiel multaj el vi scias, la romano rakontas la malfacilaĵojn kiujn renkontas juna kristanino kaj nobla romiano por ami unu la alian en la urbo Romo dum la epoko de Nerono. La historio ricevis versiojn elsenditaj tra kino kaj televido kaj unu el la plej memoreblaj estis tiu regisorita en Holivudo en 1951.

Hispana Kongreso de Esperanto, Almagro 2012

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.