
Filed under: 1 | Tagged: celebrado, datreveno, gazetaro, jaro, Zamenhof | Leave a comment »
Filed under: 1 | Tagged: celebrado, datreveno, gazetaro, jaro, Zamenhof | Leave a comment »
La pasintan 26an de marto, studentoj de la lernejo por plenkreskuloj de la urbo Sant Sadurní d’Anoia, ekskursis tra al kulturaj turismaĵoj de Subirats, sekvante programon proponitan de Patronat de Turisme de Subirats. Lernantoj de kataluna lingvo kaj informadiko, kune kun instruistoj, pasigis tutan matenon vizitante la urbon.
Je la komenco, la studentoj realigis du kulturajn vizitojn: jen al Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) jen al la Centro pri Interpretado de la Lasta Defendo de Barcelono (CIUDEB). Tie ili estis akompanataj de gvidantoj, kiuj respondis al ĉiuj demandoj kaj duboj de la partoprenantoj.
Indas mencii ke la lernantoj pri kataluna lingvo estis la grupo plej entuziasma dum la vizito al la Muzeo, montrante veran interesiĝon pri la lingvo. Kelkaj el la vizitantoj eĉ petis ekstrajn informojn pri kiel iniciatiĝi en la lernado de Esperanto.
Fine la studentoj direktiĝis al la bieno Sabaté i Coca, kie ili vizitis la vinkelojn Castellroig, por informiĝi pri iliaj produktoj kaj gustumi iliajn famajn lokajn vinojn.
Filed under: 1 | Tagged: d'anoia, plenkreskuloj, sadurní, Sant, studentoj, vizitoj | Leave a comment »
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) lanĉis amasfinancadan kampanjon por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN), kiu enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.
En la unua fazo de la kampanjo oni celas atingi 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. En estonta dua fazo, la kampanjo celas kolekti pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.
Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio.
La kampanjo estas en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de
Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”.
La proponataj rekomencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj inivto al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo, sed oni ankaŭ proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn, kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn, t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.
Filed under: 1 | Tagged: arkivo, BAPN, Biblioteko, helpo, kampanjo, KEA, konservo, plibonigo, Sabadell | Leave a comment »
Okaze de la nova datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof (15an de decembro 1859, Bjalistoko – 14an de aprilo 1917, Varsovio), la Muzeo de Esperanto de Subirats decidis igi la sabaton 13an de decembro, tago de malfermaj pordoj, kio inkluzivis senpagan ĉiĉeronadon je la 13a h.
Paralele al tio, Kataluna Esperanto-Asocio organizis prezenton de la verko Petit Refranyer català-Esperanto / Malgranda provebaro kataluna-Esperanto , de Pedro Martín Burutxaga. Ĝi estis prezentita akompane de Víctor Pàmies kaj la aŭtoro mem. La aranĝo okazis ĉe librovendejo Documenta, en Barcelono. Kaj samloke okazis omaĝo al la antaŭnelonge forpasinta esperantisto Gabriel Mora i Arana. Laste oni profitis la eventon por prezenti kampanjon por konservi la biblioteko-arĥivejon Petro Nuez, situanta en la Centro de Esperanto de Sabadell.
Filed under: 1 | Tagged: kampanjo, malfermaj, omaĝo, pordoj, tago, Zamenhof | Leave a comment »
MES kutime malfermiĝas ĉiun semajnfinon kaj feritagojn inter la 13h. kaj la 14 h. Tamen, oni povas ankaŭ malfermi labortage por interkonsentitaj vizitoj, rezerveblaj tra la informoficejo, info@museuesperanto.org kaj tel. 93 899 34 99
Jen ni publikigas la kalendaron 2014 de MES por la periodo aŭtuno kaj parto de vintro:
Dankon pro via interesiĝo!
Filed under: 1 | Tagged: horaro, kalendaro, malfermiĝo, vizitoj | Leave a comment »
La pasintan semajnfinon okazis en l’Arboç la Internaciisma Renkontigxo 2014, kadre de kiu oni prezentis buntan programon, kio inkluzivis kursojn kaj prelegojn. La arangxo ebligis interkonatigxon de malnovaj kaj novaj esperantistoj, kiuj gxuis babiladojn en festa etoso al kio aldonigxis la prezento de muzikkoncertojn vendrede la 5an kaj sabate la 6an.
MES aktive partoprenis la renkotigxon, jen partoprenante en diskutrondoj kaj kursoj, jen mem prezentante la Muzeon kaj invitante al gxia vizito. En la koncerna debato oni diskutis pri la estonto de nia dokumenta tuthavajxo kaj la graveco gxin konservi kaj protekti.
Filed under: 1 | Leave a comment »
La pasintan 23an de februaro, profesoro Goro Kimura prelegis ĉe MES pri la akcidento de la atomcentralo de Fukuŝima kaj kiel ĝiaj sekvoj ŝanĝis la vivon de la japanoj, speciale ilian vidpunkton rilate al energifontoj.
La prezento estis videoregistrita kaj ni publikigas ĝin por via dispono:
Filed under: 1 | Tagged: Fukuŝima, goro, kimura, prelego, video | Leave a comment »
La Univesitato de Barcelono programis por la 21a de februaro matene, prelegojn pri Lingvo kaj Teritorio, cele al tio oni invitis kvar japanajn instruistojn. La prezentoj estos en la franca, la okcitana kaj Esperanto.
Inter ili, profesoro Goro Kimura prelegos rekte en Esperanto. Li estas lingvisto kaj engaĝita socia aktivisto.
La Muzeo de Esperanto informas pri la jena programo:
Vendredo, 21an de februaro: Tagoj pri Lingvo kaj Teritorio ĉe la Univesitato de Barcelono. De la 9a h. ĝis la 14a h. Oni nepre enskribiĝu per poŝte al gela@ub.edu
Sabato, 22an de februaro: Vizito la Centro de Esperanto Sabadell (Arkivo ka Biblioteko Petro Nuez).
Dimanĉo, 23an de februaro: Vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats, je la 11a h. Tie, profesoro Goro Kimura prelegos pri la katastrofo de Fukuŝima kaj kiel ĝi damaĝis la vivon de japanoj.
Filed under: 1 | Tagged: Fukuŝima, kimura, lingvo, prelego, profesoro, teritorio | Leave a comment »
La pasintan 15an de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto (Bialystok, 15an de decembro 1859 – Varsovio, 14an de aprilo 1917). Por la okazo oni aranĝis diversajn prezentojn organizitajn de Kataluna Esperanto-Asocio.
La esperanta renkontiĝo komenciĝis je la 11a h. kiam ĉ. dudeko da esperantistoj kunvenis en la muzeo. Plej multaj partoprenatoj estis katalunaj sed ne mankis iom da eksterlanda reprezento, nome esperantisto el Kazaĥstano. Rimarkendas ankaŭ la ĉeesto de Miguel Fernández, esperanta verkisto, poeto, kantisto kaj tradukanto de la verkoj de federico Garcia Lorca. Miguel atingis la muzeon veninte el Barcelono, kie li prezentis sian lastan libron Poezio, armilo ŝargita per futuro. Li dediĉis parto de la renkontiĝo al subskribo de dediĉoj sur libroj de aĉetintoj.
Je la 12a h. oni spektigis video-dokumentarion e-subtekstigitan pri la rezisto de la respublikistoj en Subirats dum la enirado de la frankismaj trupoj kadre de la Hispana Milito. Tiu dokumentario ligiĝas al la historia loka itinero nomata Última defensa de Barcelona (Lasta defendo de Barcelono), kiu viziteblas sub ĉiĉeronado ĉiun 3an dimanĉon de la monato.
Krom tio, la muzeo preparis selekton de libroj pri poezio originale skribitaj en esperanto.Temas pri ekspozicio kiu estos vizitebla dum du monatoj.
Filed under: 1 | Tagged: 15an, celebrado, e-tago, Fernández, festo, KEA, Miguel | 1 Comment »
Filed under: 1 | Tagged: batalo, hispana, intercivitana, milito, ordal | 2 komentoj »