
Bv. legi sube
De antaŭ tri jaroj grupeto de civitanoj de Subirats, en kiu partoprenas la filo de la kreinto, Rafael Hernàndez, konsciaj pri la valoro de tiu dokumenta kolekto, informiĝadis ĉe la koncernaj katalunaj registaraj departementoj pri la eblecoj realigi la celojn de la kreinto, t.e. disponigi la muzeon al la ĝenerala publiko. Rezulte de iliaj demarŝoj ili faris civitanan proponon al la Magistrato tiel ke la Muzeo konsistigu la specialaĵon de la konstruota Publika Biblioteko de Subirats; ke ĝi estu monda referenca centro pri esperanto kaj tiel eviti ke la kolekto diseriĝu aŭ foriru el Katalunio.
Oni aranĝis publikan prezentadon de la civitana propono “Per una biblioteca pública a Subirats al voltant de l’esperanto” (Por publika biblioteko en Subirats ĉirkaŭ Esperanto) la 2an semajnfinon de aprilo kaj ekde la deka de aprilo oni povas viziti la Muzeon ĉiujn sabatojn kaj dimanĉojn per gvidataj vizitoj, kiuj longas ĉirkaŭ unu horon, laŭ la jena horaro: Sabate je la 13 h. kaj je la 16 h. Dimanĉe je la 13 h. laŭ indikite ĉe la muzea retejo. De lundo ĝis vendredo ĝi estas vizitebla de lernejoj kaj grupoj.
Du esperantistoj de la regiono Penedès, Karles Berga kaj Joan Inglada, sub la direktado de Turisma Oficejo de Subirats, kunlaboras en ĉi tiu projekto por vigligi la Muzeon pere de diversaj aferoj, interrete kaj loke. En la reto ni kreis kanalon YouTube kie vi trovos videojn rilatantajn la muzeon: YouTube-muzea-kanalo, (momente nur unu estas subtekstigita), ni kreis paĝon de ŝatantoj de la Muzeo ĉe Facebook, kaj nun ni kreas ĉi grupon de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats kaj sekve ni oficialigos la aferon ie ajn, liberafolio.org, klaku.net, ktp.
En Sant Pau d’Ordal, unu el la loĝantaraj kernoj de la municipo Subirats, estas la sidejo de la Muzeo de Esperanto, kaj tie ni planas organizi diversajn kulturajn aranĝojn laŭlonge de la lerneja jaro, kiel literaturajn eventojn, prelegojn, projekciojn de esperantaj filmoj, lernejajn atelierojn pri esperanto, ktp.
Venontan 8an de oktobro ni aranĝis prezenton de nia agado apoge al la propono kaj speciale al la Magistrato cele plenumi la necesajn demarŝojn, por ricevi de la respondaj institucioj la necesajn rimedojn por la konstruo, kiel eble plej fue, de la Publika Biblioteko de Subirats specialigita pri Esperanto. Ĉio tio por la atingo de tiuj du jenaj finaj celoj : 1.) Varbado de kultura turismo tiel loka kiel internacia, kaj 2.) Havi disponeblan la kolekton por esplorado, tiel por studentoj, plimulte regionaj, kiel por profesiaj esploristoj el ĉie.
Do, ni bezonas vian tutan apogon kio konsistas en la diskonigo de la grupo al viaj amikoj por ke la 8an de oktobro ni povu montri al la tuta ĉeestantaro grandan nombron de membroj de la grupo, t.e., la internacian respondon al la civitana iniciato.
Informis: Joan Inglada
41.383254
1.794390
Filed under: Senkategoria | 3 komentoj »