Prezento en Sant Pau d’Ordal (Subirats)

 

Mald-dekstren: Daniel Garcia, Rafel Hernàndez, Joan Inglada, Josep Tubau

 

La pasintan 8an de oktobro okazis la prezento de la iniciato por formaligi  Amics del Museu d’Esperanto de Subirats (Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats). Ĝia celo estas kolekti la simpatiantojn de la muzeo kaj la aktivulojn kiuj celas la kreadon de publika biblioteko en la municipa areo. La prelegantoj reliefigis la gravecon de la muzeo kiel historia heredaĵo kaj kiel taŭga komplemento-distingilo de la estonta biblioteko.