Verda stelo super Varsovio (1959)

Fotogramo el la filmo de Jean Forge

Jen ni malkovris historian juvelan filmon dank’ al la videoteko kiun UEA zorge kreskadas ĉe la socia reto Ipernity. Temas pri tre spektinda registro de la internacia kongreso okazinta en Varsovio en 1959, koincide kun la 100-datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. La ĉefrespondeculo de la filmo estis Jean Forge, kiu tre profesie kaptis la etoson de la tiama evento.

Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof?

La juna Ludoviko

“Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Ekde la 4a jaro li lernis la hebrean kaj li ekposedia ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin  tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supre menciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de esperanto.

Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kun kelkaj aliaj lingvoj: almanaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.”

Fragmento el la libro: Vojaĝo en Esperanto-lando, de Boris Kolker. UEA eldono, Rotterdam 2005.

Mirinda sukceso

Pro evidentaj kialoj, Esperanto ne multe integriĝis en la ordinara vivo de plej multaj homoj. Se mi enketus sur la strato al homoj demandante ĉu ili konas vortojn en aliaj lingvoj verŝajne mi ricevus plurajn specimenojn: sajonara, bon nuit, hello, fiesta, mamma mia, fado,…Se la demando temus pri Esperanto verŝajne la respondo tre proksimiĝus al nulo, tamen, almenaŭ por hispanoj kaj katalunoj de mezaĝa generacio, estas esperanta vorto kiu tre populariĝis kvankam neniu sciis pri ĝia esperanta origino: Mirinda.
Mirinda estas iaspeca limonado kreita kaj lanĉita de hispana entreprenisto, onidire (sed dubinde) esperanto-parolanto. Ĝi estis komercigita kun diversaj gustoj: oranĝa (eble la plej sukcesa), citrona, poma, fraga, ananasa kaj vinbera. Ĝia distribuado estis mondskala. En la 1970aj jaroj, Mirinda donacadis diskojn el la tiamaj popularaj ensembloj kaj kantistoj: Los Pekenikes, Karina, Massiel, Fórmula V kaj aliaj. Post ioma tempo ĝi estis vendita al Pepsico kaj ankoraŭ nun ĝi konkurencas kelkloke kun Fanta kaj Coca-cola. En vikipedio vi trovos informojn en araba, dana, germana, angla kaj hispana lingvoj.
Kuriozaĵo. La hispana reĝisoro Álex de la Iglesia debutis kaj ekakiris famon per sia etfilmo Mirindas Asesinas (Murdaj Mirinda-oj). Jen enkonduko pri la komenco: strangulo eniras trinkejon kaj petas al kelnero ĉu li povas doni Mirinda-n al li. Kelnero servas ĝin kaj la strangulo fortrinkas kaj intencas foriri, tiam kelnero postulas pagon. La strangulo respondas ke tio ne justas ĉar li petis donon kaj ne vendon, li post bedaŭro de la miskompreno senkompate pafadas la kelneron…