La pasintan 20-an de marto, la aktivaĵo Esperanto en Marxa (Esperanto sur la vojo) celis la regionon Subirats. La ekskurso komenciĝis en la trajna stacidomo de Lavern, la partoprenantoj promenadis sub la orientado kaj gvido de Karles Berga , kombinante esperantan instruadon kun ĝuado de la vitkultura naturmedio. Parto de la ekskurso celis la Muzeon de Esperanto de Subirats, kie la ekskursantoj povis informiĝi pri la historio de la lingvo kaj la movado kaj, ĉe la fino, lerni praktike la lingvon per ludado de didaktika esperanto-domeno (vidu foton).
La muzeo dankas la vizitantojn kaj instigas la daŭrigon de la iniciato Esperanto en Marxa kaj ĝian sukceson. Interesiĝantoj pri la partopreno en sekvantaj ekskursoj kaj proponoj povas informiĝi per la retadreso k.berga@gmail.com
Filed under: 1 | Tagged: 20, domeno, ekskurso, ludado, marto, marxa, muzeo, Subirats | Leave a comment »