Martaj eventoj

Sabato, 12 de marto
13h‐ Gvidita vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats montrante specialajn enhavojn rilatantaj la rolon de la virinoj en la disvastigo de esperanto.
Eniro: 2 eŭroj (Ĝis 12 jaraĝaj, senpage) 

18h‐ Ronda tablo: “Virino kaj esperanto”, en la sidejo de Centre Agrícola de Sant Pau d’Ordal (Placo de Subirats, s/n).
Pere de la voĉo kaj la sperto de ok virinoj de malsamaj aĝoj ni povos malkovri kiel ili travivis kaj ankoraŭ nun travivas sian interrilaton kun esperanto kaj la valoroj de la komunikado kaj la diverseco.
Partoprenos: Teresa Massana, Montserrat Parera, Anna Maria Molera, Àngels del Pozo, Gemma Armadans Gil (ne konfirmita), Montserrat Franquesa, Aida Sunyol kaj Gisela Alcón.
Eniro: Senpage.

Ĉe la fino de la aranĝo oni regalos la ĉeestantaron per pokalo da ĉampano.

Dimanĉo, 13 de marto
13h‐ Gvidita vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats montrante specialajn enhavojn rilatantaj la rolon de la virinoj en la disvastigo de esperanto.