Prelego de Montserrat Comas, direktoro de Biblioteko Víctor Balaguer

"Bibliotekoj en milittempoj" Unu el la lastaj verkoj de M. Comas

Ĉiam laŭ la programo de la Muzeo, ĉimonate, la 29an je la 20 h. okazos la jena prelego: Universaleco de Esperanto por universala popolo. Proponoj por prilaborado de kultura heredaĵo, far Montserrat Comas, ĉefrespondeculo de la tre prestiĝa institucio Biblioteca-Museu Víctor Balaguer (Vilanova i La Geltrú).

La prelegtemo okupiĝos pri la eblecojn kiuj malfermas la kulturheredaj muzeoj rilate al la koncernaj municipoj sur la kampo de kulturo, speciale en la kazo de Subirats kaj la muzeo kreita de s-ro. Lluís Hernàndez.

Laŭ Comas, la streboj por la konservado kaj disvastigado de tiuj ĉi heredaĵoj koncernas la kolektivon. Ŝi klarigos la ŝlosilojn por tion atingi surbaze de sia sperto pri fondaĵoj kaj bibliotekoj.

Ŝi verkis studojn kaj librojn pri la graveco de preseldonejoj kaj bibliotekoj ene de la kataluna kulturo. Antaŭ nelonge, Comas estis ricevinta la premion Ferran Soldevila en ĝia 27a eldono (2010), okazinta en la festotago La Nit de Santa Llúcia (Nokto de Sankta Lucio). Krom tio, ŝi estas ankaŭ vicprezidanto de “Espais Escrits.Xarxa del Patrimoni Literari Català” (Skribitaj Spacoj. Reto de la Kataluna Literatura Heredaĵo).

Plia informado ĉe: info@museuesperanto.org

Sankta Georgo ĉe la Muzeo

La venontan sabaton 23-an, tago de Sankta Georgo, la Muzeo de Esperanto de Subirats aktive partoprenos la katalunan tradician feston pere de budo ĉe kiu ni vendos librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Tion ni disponigos en la ĉefplaco de Sant Pau d’Ordal (Subirats, Alt Penedès). temas pri iniciato de la Turisma Servo de Subirats, kiu siaflanke, ankaŭ montros al publiko si publikaĵojn, kulturajn kaj turismajn. Bonega komplemento por ĉiuj vizitantoj kiuj alvenos dum la festotago.

Kiel sciate, la 23-an de aprilo estas la Tago de la Libro ĉie en nia lando kaj ankaŭ en kelkaj aliaj mondopartoj. Tial, la Muzeo gvidos specialajn vizitojn la tagojn 23-an kaj 24-an, je la 13 h. por montri al ĝenerala publiko diversajn specimenojn de la monda literaturo tradukitajn al Esperanto. Inter ili ni menciu La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha kaj Hamlet. Ne mankos aludo al esperantaj verkistoj kiel ekzemple William Auld, iam proponita al la nobelpremio.

Do, ni invitas vin pasigi ĉi Sanktan Georgon en nekutima kaj ĉarma kaj festa  etoso, en la ĉirkaŭo de la Muzeo

Tagoj pri Ludoj kaj Interkulturo

La pasintan sabaton 9a de aprilo okazis en Pabelló de Suècia (Salono Svedio) de la urbo Berga, la Tagoj pri Ludoj kaj Interkulturo (Els jocs i la Interculturalitat), organizite de Instituto Ramon Muntaner, (Privata Fondaĵo de la Katalunlingvaj Studcentroj), la urbodomo de Berga kaj la Departemento pri Kulturo de la Kataluna Registaro.

Ene de la programo, la Muzeo partoprenis per legado de komunikaĵo pri la uzo de ludoj kiel pedagogia ilo dum la lernado de Esperanto. Cele al tio, oni montris parton el la riĉa kolekto de la muzeo, tiu kiu konsistis el  diversaj ludoj kaj materialoj – el diversaj originoj kaj epokoj-.

Post tio, la reprezentanto de la muzeo respondis laŭvice al demandoj de la ĉeestantoj, kelkaj el ili ekinteresiĝintaj pri la kataluna esperanto-movado. Konklude oni povis aserti la eblon ludi en ĉiu ajn lingvo kaj ke ludo povas esti samtempe enhavo kaj instrumento, eĉ oni povas diri ke ĝi estas bonega ilo kiu faciligas komunikadon kaj homan interŝanĝon.

Iam en la venontaj monatoj, la Instituto Ramon Muntaner publikigos la enhavon de la Tagoj, inkluzive la kompletan tekston kaj bildojn de nia interveno, kiu estis ebla dank al la kontribuo de kelkaj el la membroj de la Asocio de Amikoj de la Muzeo (Joan Inglada, Karles Berga kaj Javier Guerrero) kaj ankaŭ deRamon Perera, esperanto-instruisto kaj membro de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA).

La muzeo en la amaskomunikiloj

Dum la lasta semajno de marto, la muzeo de Esperanto de Subirats aperis tra diversaj amaskomunikiloj, jen katalunaj jen hispanaj. La fenomeno komencis per artikolo publikigita la 28an de marto en diversaj hispanaj ĵurnaloj kaj kies verkinto estas la eŭska ĵurnalisto Borja Olaizola. Intertempe ni aperis ankaŭ en la radioprogramo “Matí a 4 bandes” (Mateno ĉe 4 flankoj) de la elsendejo Ràdio 4, prezentita far Toni Marín (klakante la nomon de la programon vi povas aliri la intervenon, ĉe la minuto 10:03).

En tiu ĉi speciala semajno, esperanto kaj esperantismo elstaris ankaŭ en aliaj radioprogramoj, kiel ekzemple en “La Ventana” (La Fenestro) de la radioentrepreno SER, prezentita de Gemma Nierga. Alia programo kun esperanta enhavo estis “Escrito en la niebla” (Skribita sur la nebulo) de Eitb-radio. Klakante sur la nomo de la programoj vi povos aŭdi la koncernajn sonregistraĵojn. Jam sur la humuro kaj iom moketa tereno, la aktoro Toni Cano traktis esperanton en sia programo “D’avui no passa” (Ĝis hodiaŭ estas la tempolimo), de Radio 4, elsendita la 29an de marto.

Kiel dirite, la muzeo estis unu el la informfontoj sur kiu baziĝas la artikolo de Borja Olaizola, kiu konsistas el tri blokoj klare konturitaj: en unu li klarigas la karakterizojn de esperanto kaj informas pri ĝia evoluo en Hispanio. En alia li rimarkas la rilaton inter esperanto kaj la novaj teknologioj kaj sociaj retoj. En la lasta li rakontas la sperton esti , kun siaj lingvopraktikaj avantaĝoj. Kompletan version vi povas legi ĉe Diariovasco.com aŭ ĉe Elcorreo.com. Iom dishakite vi ankaŭ povas trovi ĝin ĉe Hoy.es; Nortedecastilla.es; Lasprovincias.es; Ideal.es; Sur.es; Lavozdigital.es; Larioja.com; La informacion.com