Sankta Georgo ĉe la Muzeo

La venontan sabaton 23-an, tago de Sankta Georgo, la Muzeo de Esperanto de Subirats aktive partoprenos la katalunan tradician feston pere de budo ĉe kiu ni vendos librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Tion ni disponigos en la ĉefplaco de Sant Pau d’Ordal (Subirats, Alt Penedès). temas pri iniciato de la Turisma Servo de Subirats, kiu siaflanke, ankaŭ montros al publiko si publikaĵojn, kulturajn kaj turismajn. Bonega komplemento por ĉiuj vizitantoj kiuj alvenos dum la festotago.

Kiel sciate, la 23-an de aprilo estas la Tago de la Libro ĉie en nia lando kaj ankaŭ en kelkaj aliaj mondopartoj. Tial, la Muzeo gvidos specialajn vizitojn la tagojn 23-an kaj 24-an, je la 13 h. por montri al ĝenerala publiko diversajn specimenojn de la monda literaturo tradukitajn al Esperanto. Inter ili ni menciu La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha kaj Hamlet. Ne mankos aludo al esperantaj verkistoj kiel ekzemple William Auld, iam proponita al la nobelpremio.

Do, ni invitas vin pasigi ĉi Sanktan Georgon en nekutima kaj ĉarma kaj festa  etoso, en la ĉirkaŭo de la Muzeo

Advertisements

2 komentoj

  1. V i mencias la tradukojn de verkoj de la monda literaturo de aùtoroj kiuj havas rilatojn kun la tago de Sankta Georgo, la 23-a de aprilo, sed, tio ja estas dua koincido, de la sama jaro, ĉar kaj Cervantes kaj Shakespeare mortis la 23-an de aprilo 1616.

    Krom tio, mi rekomendas ne forgesi montri ankaù la tradukojn de verkoj apartenantaj al minorigitaj lingvoj kiel tiu de la lando kie estas la muzeo, t.e. la kataluna lingvo. Pripensu ke unu el la celoj de esperanto estas konigi al la mondo la kulturojn kiujn la imperiismoj forgesas se ne kontraùas. Mi ne komprenas Esperantismon se ĝi ne laboras por la lingva demokratio, afero kiu ne sukcesos se oni ne postulas la pozitivan diskriminacion, kiel rimarkas la Principaro de KEA (http://www.esperanto.cat/e/index.htm)

    Antaùen kun la bona laboro. Dankon pro la artikolo.

  2. Bonaj rimarkoj kaj atentigo, dankon!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: