De la 28a al la 31a de oktobro okazos en Barcelono la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, kies ĉeftemo estos la lingva diverseco. En Barcelono oni parolas nuntempe en pli ol tricent lingvoj. La urbo estas parto de Eŭropa Unuiĝo en kiu, apriore, oni defendas la rajton al la lingva diverseco sed, praktike , la realo ne estas tiom simpla. Laŭ opinio de la kongresaj organizantoj: ” Estas ĝuste en tiu ĉi kadro kie la esperantistoj volas debati pri la ekzistantaj alternativoj al la eŭropunia lingvopolitiko, kiu fakte kontraŭstaras siajn proprajn principojn.
Ni proponas Esperanton kiel preternacia lingvo kiu permesu la komunikadon je egaliga nivelo inter parolantoj de malsamaj lingvoj, tiel kiel ni jam montris dum pli ol jarcento de la internacia lingvo Esperanto.
Ni proponas Esperanton kiel solvo al la problemo pri komunikado, internacie kaj mondskale. Ĝi estas ankaŭ justa kaj demokratia propono por internaciaj aranĝoj kaj organizoj.”
La 1an de novembro okazos la Post-Kongreso, ĉifoje en Subirats, kie troviĝas la sidejo de la Muzeo kreita de Lluís Hernández. Kunlaboros en la evento la Turisma Patronaro de Subirats kaj la Urbodomo. Celo de la programo estos konigi la diversajn allogaĵojn de la regiono, speciale ĝian pejzaĝon kaj ĝian gastronomion.
Kompreneble ne mankos speciala atento al la muzeo, kie la partoprenantoj ĝuos dokumentojn kaj objektojn sub speciala gvidado. Pliajn detalojn pri la kongreso vi trovos ĉe la retejo de Kataluna Esperanto-Asocio.
Filed under: 1 | Tagged: KEA, kongreso, pos-tkongreso | Leave a comment »