Rezulte de interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF), la Muzeo de Esperanto de Subirats cxeestos partoprenos en la programo de la 70a HKE 2011, kiu okazos inter la 28a de junio kaj la2a de julio ĉijara. Sidejo de la kongreso estos la Kulturdomo de Sant Lorenzo del Escorial, fama monumenta konstruaĵo apud la hispana ĉefurbo, Madrido.
La Muzeo de Esperanto, dank’ al la kunlaboro kun Víctor Solé, membre de Kataluna Esperanto-Asocio, prezentos sian enhavon kaj celojn, kun la ideo diskonigi ilin en la esperanta komunumo. I. a., oni disdonos dosieron, faldfoliojn kaj alian materialon per kiuj proksimigi al la kongresanoj la riĉecon de Subirats, kiu prizorgas unu el la plej gravajn e-kolektojn el la mondo.
Al tiuj kiuj sentos sin interesitaj, la ĉefa temo de la kongreso estos la analizado pri kiel esperanto povas adaptiĝi, nun kaj estonte, al la novaj metod- kaj komunikkanaloj. Dum la kongreso okazos enkonduka kurso pri la lingvo, muzikprezentoj, projekciado, prelegoj, atelieroj kaj kulturpromenadoj, inter kiuj elstaras la programita vizito al la Muzeo de El Prado.
Ni kore dankas al la membroj de la Loka Organiza Komitato, Tonyo del Barrio kaj Raúl Martínez Anguita, pro ilia disponemo kaj helpemo kaj ni deziras plenan sukceson al la Kongreso.
Filed under: 1 | Tagged: Anguita, Barrio, Esperanto, hispana, kongreso, kunlaboro, Raúl, Tonyo | Leave a comment »