Tiu ĉi artikolo estis verkita de Bernardo en Ipernity. Ni dankas lin pro lia interesa kontribuo.
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! …
Malfacilas diri, kiu superlativo sufiĉas por adekvate laŭdi tiun longe atenditan deziregon. Plej multaj jarkolektoj de niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj nun estas senkoste legeblaj en la reto. Jen la listo:
Amikeco.– 1925-1926
Austria Esperantisto. – 1924-1938
The British Esperantist. – 1905-1939
Casopis Ceskych Esperantistu. – 1908-1914
Cosmoglotta (Serie B). – 1935-1948
La dek-sepa. – 1910-1914
La Esperantisto. – 1889-1895
Esperanto. – 1905-1946
Germana Esperantisto. – 1905-1935
Informoj por la anoj de la Austria Katolika Ligo Esperantista. – 1914-1932
Internacia Bulteno.– 1914-1918
Kosmoglott (Serie A). – 1922-1950
Lingvo Internacia. – 1895-1914
Literatura Mondo. – 1923-1938
Pola Esperantisto. – 1906-1937
La Revuo. – 1906-1913
Rund um die Welt. – 1910-1914
Apenaŭ eblas supertaksi la gravecon de tiu projektego. Miloj kaj miloj da paĝoj de niaj plej gravaj kultur-trezorujoj alireblaj per simpla klak-klak. Kune kun Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), datumbazo de prilingvaj kaj primovadaj gazet-artikoloj, ĉiu nun povas relegi ofte forgesitajn esperantologiajn diskutojn.
41.383254
1.794390
Filed under: 1 | Tagged: internacia, libroj, muzeo, skanaĵoj, Vieno | Leave a comment »