La Muzeo, prezentita en Lleida

Ĵus kiam ni atingas la 25an datrevenon de la 22a Kataluna kongreso de Esperanto en la urbo Lleida, aperis la vendejo kaj kulturejo La Brokanteria, dediĉita al disvastigo de esperanto kaj aliaj sociaj valoroj. Dank’al tio, oni povis prezenti tie la Muzeon de Esperanto de Subirats (MES).

La numero de Kataluna Esperantisto kiu anoncis la kongreson de Lleida

La sabaton 22an de oktobro vespere, malgranda grupeto de esperantistoj kaj simpatiantoj renkontiĝis en La Brokanteria por kundividi spertojn kaj memorojn krom pluinformiĝi pri la ĉisemajna Kataluna Kongreso okazonta en Barcelono. La aranĝo estis atentata de la loka ĵurnalo Segre, kiu publikigis foton kaj etan artikolon la sekvan tagon.
Dum la renkontiĝo oni konstatis, bedaŭrinde, la malgrandecon kaj disiĝon de la esperantismo en la lleida regiono sed samtempe oni ekesperis ke la funkciado de La Brokanteria utilos kiel nova referenco kaj sidejo.En ĝi la ĝenerala publiko kaj interesitoj povos ricevi informojn kaj broŝurojn pri esperanto, la Muzeo kaj eĉ pri Subirats kaj Alt Penedès, kie situas MES.

Ĉeestantoj de la prezento de MES