La Muzeo de Esperanto de Subirats deziras al vi ĉiuj bonajn festotagojn kaj invitas vin plu akompani nin en nia tasko diskonigi la riĉan enhavon de nia muzeo kaj samtempe la historion kaj valorojn de la esperantismo. Espereble vi pasigos ĝojajn momentojn ĉe viaj familianoj kaj amikoj.
Ni deziras ankaŭ informi ke, dum la feriperiodo de la 23a de decembro ĝis la 8a de januaro, la muzeo retos fermita. Tamen, por kiu ajn sugesto aŭ demando, vi povos daŭre turni vin al la konata retadreso: info@museuesperanto.org. La venonta dato por efektiva vizito de la muzeo estos la semajnfino 14-15 de januaro, laŭkutime je la 13a h.
Ricevu koran saluton kaj niajn plejan bondezirojn por la transjariĝo!
Pri la bildo, vidu ankaŭ kristnaska ŝtipo
Filed under: 1 | Tagged: bondezirojn, fermo, jarfino, kristnasko | Leave a comment »