Eseo de J. Solé i Camardons pri socilingvistiko, prezentita en la Muzeo

La verkisto J. Solé i Camardons

“Multe pli malrapidas la lingva ŝanĝiĝo ol la politika ŝanĝiĝo”. Per tiuj vortoj, J. Solé i Camardons aludis en sia libro Independència o mort…de la llengua (Sendependeco aŭ morto…de la lingvo), al la bezono ke la tuta civitanaro implikiĝu por garantii la sanon kaj supervivon de la kataluna lingvo.

Sabate, la 11an de februaro, Solé i Camardons, surbaze de statistikoj kaj longa sperto kiel lingva instruisto kaj aktivisto, defendis la kernon de sia tezo el optimisma kaj konvinka vidpunkto. Laŭ li, propra ŝtato estus la eltordilo por la nuna situacio de la lingvo kiu, kvankam ne estas persekutata, ĝi suferas kelkajn minacojn en diversaj kampoj.

La libro de Solé kiu jam eldoniĝis 4-foje kaj estis prezentita en 30 lokoj el la kataluna geografio, celas analizi la katalunan socilingvistikan situacion kaj proponas la konstruadon de propra ŝtato por atingi la plenan lingvan normalecon. Por subteni tiun teorion, li montras diversajn kazojn okazintajn en Eŭropo evoluintajn en la lastaj cent jarojn, kiuj reprezentis la firmigon de lingvoj kiel la fina, la norvega aŭ la pola, i.a.

La nova ekspozicio de la Muzeo plene sukcesis

Sabaton la 28an de januaro estis inaŭgurita en la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) la tuttempa ekspozicio “Una setmana d’estiu després de la Setmana Tràgica” (Somera semajno post la Tragika Semajno), bazata sur la iro de la 5a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono la jaron 1909. La historiisto Antoni Dalmau partoprenis en la inaŭgura aranĝo. Ankaŭ partoprenis Sr-o Rafael Hernández; la magistratano pri Kulturo de Subirats, S-ro Lluís Ràfols kaj la urbestro, S-ro. Pere Pons.

Post la aranĝo, la partoprenantoj, kiuj plenigis la salonon, vizitis la ekspozicion, kiu estas vizitebla ĉiusabate kaj ĉiudimanĉe je la 13a. Eblas interkonsenti aliajn vizitotempojn.

  • La vic-sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio, Víctor Solé, donacis ekzempleron de la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro al Antoni Dalmau, historiisto kaj eks-prezidanto de la barcelona deputitejo. Maldekstre de ili staras Rafael Hernández kaj Pere Pons, urbestro de Subirats.

Informo republikigita el http://esperanto.cat/web/Sukcesa-inauxguro-de-la-nova?lang=eo#.TyWeVK2e9Cc.facebook