Filmo de Roman D. farita okaze de la 100jara jubileo por UEA en 1987.
Filed under: 1 | Tagged: 1987, D., dokumentario, filmo, Roman | Leave a comment »
Filmo de Roman D. farita okaze de la 100jara jubileo por UEA en 1987.
Filed under: 1 | Tagged: 1987, D., dokumentario, filmo, Roman | Leave a comment »
Victor Solé, en sia ipernity-a blogo, raportas kun abundaj detaloj la prelegon far Gisela Alcón pri la vivo de Maria Julibert. Ni kore dankas lian disvastigan laboron.
Same dankinda estas la videoregistro de la prelego far Sebastià Ribes, poste subtekstigita de Joan Inglada al esperanto. La dokumento spekteblas tra Jutubo.
Filed under: 1 | Tagged: alcón, Gisela, julibert, Maria, prelego | Leave a comment »
Ĉijare ni deziras daŭre konservi la memoron pri la virinoj ene de la e-movado kaj aparte pri la virinoj ene de la kataluna esperanta historio. Kiel sciate, la pasintan jaron, kadre de konversacia rondo pri la Tago de la Virinoj, ni povis iom scii pri la esplorlaboro de Gisela Alcón sur la vivo de la esperantistino Maria Julivert, el Vendrell. Tiu ĉi esplorado ricevis lokan stipendipremion kaj la fina rezulto estis eldonita en 2011. Tiurilate ni invitas vin ĉiujn ĉeesti prelegon de Gisela Alcón okazonta la venontan 10an de marto je la 17 h. en nia muzeo. Per ĝi oni povos malkovri la diversajn aspektojn de la aktivismo kaj kultura agado de Maria Julivert, esperantistino kiu siatempe anis en la e-grupo Frateco de El Vendrell.
Kiel kutime, la aranĝon oni organizis en kunlaboro kun la Turisma Patronaro de Subirats kaj la Asocio de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats.
Filed under: 1 | Tagged: Gisela, Julivert, Maria, prelego, tago, virinoj | Leave a comment »