La pasintan 15an de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto (Bialystok, 15an de decembro 1859 – Varsovio, 14an de aprilo 1917). Por la okazo oni aranĝis diversajn prezentojn organizitajn de Kataluna Esperanto-Asocio.
La esperanta renkontiĝo komenciĝis je la 11a h. kiam ĉ. dudeko da esperantistoj kunvenis en la muzeo. Plej multaj partoprenatoj estis katalunaj sed ne mankis iom da eksterlanda reprezento, nome esperantisto el Kazaĥstano. Rimarkendas ankaŭ la ĉeesto de Miguel Fernández, esperanta verkisto, poeto, kantisto kaj tradukanto de la verkoj de federico Garcia Lorca. Miguel atingis la muzeon veninte el Barcelono, kie li prezentis sian lastan libron Poezio, armilo ŝargita per futuro. Li dediĉis parto de la renkontiĝo al subskribo de dediĉoj sur libroj de aĉetintoj.
Je la 12a h. oni spektigis video-dokumentarion e-subtekstigitan pri la rezisto de la respublikistoj en Subirats dum la enirado de la frankismaj trupoj kadre de la Hispana Milito. Tiu dokumentario ligiĝas al la historia loka itinero nomata Última defensa de Barcelona (Lasta defendo de Barcelono), kiu viziteblas sub ĉiĉeronado ĉiun 3an dimanĉon de la monato.
Krom tio, la muzeo preparis selekton de libroj pri poezio originale skribitaj en esperanto.Temas pri ekspozicio kiu estos vizitebla dum du monatoj.
Filed under: 1 | Tagged: 15an, celebrado, e-tago, Fernández, festo, KEA, Miguel |
[…] La pasintan 15an de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto (Bialystok, 15an de decembro 1859 – Varsovio, 14an de aprilo 1917). Por la okazo oni aranĝis diversajn prezentojn organizitajn de Kataluna Esperanto-Asocio. […]