Okaze de la nova datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof (15an de decembro 1859, Bjalistoko – 14an de aprilo 1917, Varsovio), la Muzeo de Esperanto de Subirats decidis igi la sabaton 13an de decembro, tago de malfermaj pordoj, kio inkluzivis senpagan ĉiĉeronadon je la 13a h.
Paralele al tio, Kataluna Esperanto-Asocio organizis prezenton de la verko Petit Refranyer català-Esperanto / Malgranda provebaro kataluna-Esperanto , de Pedro Martín Burutxaga. Ĝi estis prezentita akompane de Víctor Pàmies kaj la aŭtoro mem. La aranĝo okazis ĉe librovendejo Documenta, en Barcelono. Kaj samloke okazis omaĝo al la antaŭnelonge forpasinta esperantisto Gabriel Mora i Arana. Laste oni profitis la eventon por prezenti kampanjon por konservi la biblioteko-arĥivejon Petro Nuez, situanta en la Centro de Esperanto de Sabadell.
Filed under: 1 | Tagged: kampanjo, malfermaj, omaĝo, pordoj, tago, Zamenhof |
Respondi