La pasintan 26an de marto, studentoj de la lernejo por plenkreskuloj de la urbo Sant Sadurní d’Anoia, ekskursis tra al kulturaj turismaĵoj de Subirats, sekvante programon proponitan de Patronat de Turisme de Subirats. Lernantoj de kataluna lingvo kaj informadiko, kune kun instruistoj, pasigis tutan matenon vizitante la urbon.
Je la komenco, la studentoj realigis du kulturajn vizitojn: jen al Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) jen al la Centro pri Interpretado de la Lasta Defendo de Barcelono (CIUDEB). Tie ili estis akompanataj de gvidantoj, kiuj respondis al ĉiuj demandoj kaj duboj de la partoprenantoj.
Indas mencii ke la lernantoj pri kataluna lingvo estis la grupo plej entuziasma dum la vizito al la Muzeo, montrante veran interesiĝon pri la lingvo. Kelkaj el la vizitantoj eĉ petis ekstrajn informojn pri kiel iniciatiĝi en la lernado de Esperanto.
Fine la studentoj direktiĝis al la bieno Sabaté i Coca, kie ili vizitis la vinkelojn Castellroig, por informiĝi pri iliaj produktoj kaj gustumi iliajn famajn lokajn vinojn.
Filed under: 1 | Tagged: d'anoia, plenkreskuloj, sadurní, Sant, studentoj, vizitoj | Leave a comment »