Enkonduko

Vestiblo de la muzeo

Ĝi situas en la kataluna vilaĝo Sant Pau d’Ordal kaj temas pri unu el la plej gravaj arĥivo-bibliotekoj de Esperantio, kun 25.000 diversaj objektoj/publikaĵoj. Ĝi posedas ekzemple 15.000 revuojn kaj 9.000 librojn krom multaj aliaj informiloj, pinglaĵoj, flagoj, afiŝoj kaj memoraĵoj.

La impresa kolekto ŝuldiĝas al la esperanta fervoro de la forpasinta kreinto, s-ro Lluís Hernàndez Izal kiu, krom partopreno en sennombraj aranĝoj, tenis korespondadon kun pli ol 800 esperantistoj el la tuta mondo.

Do, lastatempe, la turisma patronaro de la regiono (Subirats), interkonsentis kun Rafel Hernàndez, filo de Lluís, malfermi la muzeon al la loka publiko. El tio venis kontaktoj kun Kataluna Esperanto-Asocio kiu, siavice proponis unu el siaj membroj kiel  prizorganto de la muzeo en la unua dumonata periodo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: