La fondinto

Lluís Hernández Yzal

Barcelono, 1917 – Sant Pau d’Ordal, 2002

Post la hispana milito li finas la karieron pri farmacio kaj transloĝiĝas al Sant Pau, en 1945, kie li edziĝas kun Teresa Massana ( Teresa de Maset del Lleó).

En 1950 li komencas praktiki siajn du grandajn hobiojn: kolektado kaj komunikado.

Li kolektas ĉefe poŝtkartojn sed ankaŭ poŝtmarkojn. Li estas ankaŭ ofta aŭskultanto de kurtonda radio, kio estis en tiu epoko unu el la malmultaj rimedoj por ekscii pri eksterlandaj aferoj.

Li ankaŭ aniĝis al internacia klubo pri poŝtaj interŝanĝoj.

Fine de 1950, kelkaj cirkonstancoj kunigas la du ŝatokupojn. Sinjoro Sants, biciklovendisto de Vilafranca, konvinkas lin lerni Esperanton. Samtempe, iu ferianto de Sant Pau, sinjoro Miserachs, mem esperantisto, plu instigas lin lerni la lingvon.Tio permesas al Lluís leteri al homoj el ĉiuj landoj kaj li komencas kolekti librojn kaj revuojn en Esperanto.

En 1966 li inaŭguras ejon kiu estis la ĝermo de la posta Hispana Esperanto-Muzeo. Temis pri ĉambro ĉe lia apoteko. Li komencis dediĉi sian tutan liberan tempon kaj monon al pligrandigo de sia kolekto. Finfine li sukcesas konstrui la novan muzeon, kies pordoj malfermiĝas en 1974. En tiu momento ĝi enhavas la plej bonan e-bibliotekon de Hispanio kaj unu el la plej bonaj el la mondo.

Komence de la 1980aj jaroj li jam sindediĉas preskaŭ ekskluzive al la muzeo: li ellaboras katalogojn kaj ordigas la kolektojn. Dum kelkaj jaroj li, kune kun Joaquín Bielsa, amiko el Zaragoza, eldonas la revuon La Revuo Katolika. Ankaŭ tiuepoke, li fondis, kune kun la hungara d-ro Arpad Máthé kaj kun Rosa M. Molera, filino de Ramon Molera, grava revukolektanto, la nomatan Esperanto-Rondo Takaks, kies celo estas ellabori kompletan katalogon de la e-revuoj eldonitaj ĝis la jaro 2000, katalogo kiu estos publikigita en 2010.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: