La objekto de MES: Aprilo 2012

Imatge

Ĉiaprile la Muzeo reliefigas unu el la tradukitaj verkoj de ĝia kolekto: Quo Vadis, kies aŭtoro estis Henryk Sienkiewicz.

La libro estis eldonita en Varsovio en 1957 kaj ĝia tradukinto estis Lidja Zamenhof (1904-1942) la plej juna filo de Lazaro Zamenhof. temas pri historia romano originale verkita en la pola, unue eldonita kaj liverita po diversaj fragmentoj kaj poste publikigita libroforme en la jaro 1896. La verko estis tradukita al pli ol kvindek lingvoj kaj estis unu el la verkoj kiuj helpis sian aŭtoron atingi la Literaturan Nobelpremion.

Lidja Zamenhof, kiu tre aktive laboris por la instruado kaj diskonigo de la lingvo ellaborita de sia patro, elstaris en la tradukarto, plenumante la esperantigon de Quo Vadis en 1933. Bedaŭrinde, en 1942 la nazioj kaptis kaj deportis ŝin al amasmortiga koncentrejo de Treblinka, kie ŝi pereis.

Kiel multaj el vi scias, la romano rakontas la malfacilaĵojn kiujn renkontas juna kristanino kaj nobla romiano por ami unu la alian en la urbo Romo dum la epoko de Nerono. La historio ricevis versiojn elsenditaj tra kino kaj televido kaj unu el la plej memoreblaj estis tiu regisorita en Holivudo en 1951.

Advertisements

Sankta Georgo 2012

La Muzeo aliĝas  al la celebrado de la Tago de Sankta Georgo kiu, laŭ tradicie, estas ankaŭ la Tago de la Libro kaj la Rozo. Kun tiu celo, la E-Muzeo publikigas katalune kaj en esperante la popularan legendon de la kavaliro kiu mortigis drakon.

Ĉiuj vizitantoj de la Muzeo la tagojn 21-22 kaj 28-29 de aprilo ricevos dulingvan kajeron verkitan de Joan Inglada, Javier Guerrero kaj Karles Berga, kun subteno de la Asocio de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats.

Samtempe en la muzeo, oni ekspozicios librovolumojn kun aliaj versioj de tiu fama kataluna legendo.

Ĉisube ni transkribas la version en Esperanto ĵus ellaborita por la celebrado de populara tago:

Legendo de Sankta Georgo

Iam, antaŭ tre, tre longe, terura kaj kruelega monstro detruis vilaĝon Montblanc. La monstro scipovis marŝi, flugi kaj naĝi, kaj ĝia fetora elspiro de malproksime venenis la aeron kaj mortigis ĉiujn, kiuj enspiris ĝin.

La monstro pereigis brutarojn kaj homojn, kaj terurego regis en la ĉirkaŭaĵoj. La loĝantaro de Montblanc, maltrankviligita pro la situacio, elpensis ideon por pacigi la drakon: ĉiutage ili oferos al ĝi homon por manĝi. La problemo estis trovi volontulojn, kiuj sin proponu por esti vorotaj de la drako.

Kaj do, post longa diskuto, la vilaĝanoj decidis per loto la personon, kiu finiĝos en la drakan stomakon. Tiel ili faris, tagon post tago, kaj ŝajne la strategio glate funkciis, ĉar la abomeninda drako ĉesis detrui kaj fiagi en la lando.

Sed jen unu tagon, la sorto volis, ke la reĝidino estu manĝota de la drako. La juna princino estis tre simpatia, afabla, bela kaj eleganta. Ŝi estis amata de ĉiuj vilaĝanoj, kaj sekve centoj inter ili sin proponis por anstataŭi ŝin. La koro de la reĝo kunpremiĝis, sed li estis justa kaj severa, kaj diris, ke lia filino valoras kiel iu ajn alia. La hazardo decidis tion kaj ŝi devos iri.

Tiel do, la juna knabino forlasis la kastelon por renkonti la drakon, dum la tuta popolo, malĝoje kaj ektreminte, rigardis kiel la princino eliris al sia sinofero. Tamen, dum la junulino direktis sin al la monstra kuŝejo, aperis juna kavaliro kun brilanta armaĵo, rajdante sur blanka ĉevalo. La junulino rigardis kaj avertis lin:

–Fuĝu! Forrajdu rapide, nobla kavaliro, ĉar se vi restos ĉi tie, la monstro ekvidos kaj voros vin.

La juna kavaliro rigardis la princinon kaj respondis:

–Ne zorgu, junulino. Mi estas ĉi tie ĉar mi venis intence. Mi estas la kavaliro Sankta Georgo kaj venis de tre malproksime por protekti kaj liberigi vin kaj vian popolon el ĉi tiu monstro.

Ĵus li finparolis, subita apero de la drako kaŭzis la teruron de la princino kaj la ĝojon de la kavaliro. Tuj estiĝis mallonga sed feroca batalo ĝis la kavaliro antaŭenpuŝis lian lancon kaj mortigis la drakon. La sango verŝita el la vundo rapide kreskigis rozujon kun la plej ruĝaj rozoj, neniam ajn viditaj de la princino. La kavaliro fortranĉis unu el la rozoj kaj donacis ĝin al ŝi.

Prelego de Montserrat Comas, direktoro de Biblioteko Víctor Balaguer

"Bibliotekoj en milittempoj" Unu el la lastaj verkoj de M. Comas

Ĉiam laŭ la programo de la Muzeo, ĉimonate, la 29an je la 20 h. okazos la jena prelego: Universaleco de Esperanto por universala popolo. Proponoj por prilaborado de kultura heredaĵo, far Montserrat Comas, ĉefrespondeculo de la tre prestiĝa institucio Biblioteca-Museu Víctor Balaguer (Vilanova i La Geltrú).

La prelegtemo okupiĝos pri la eblecojn kiuj malfermas la kulturheredaj muzeoj rilate al la koncernaj municipoj sur la kampo de kulturo, speciale en la kazo de Subirats kaj la muzeo kreita de s-ro. Lluís Hernàndez.

Laŭ Comas, la streboj por la konservado kaj disvastigado de tiuj ĉi heredaĵoj koncernas la kolektivon. Ŝi klarigos la ŝlosilojn por tion atingi surbaze de sia sperto pri fondaĵoj kaj bibliotekoj.

Ŝi verkis studojn kaj librojn pri la graveco de preseldonejoj kaj bibliotekoj ene de la kataluna kulturo. Antaŭ nelonge, Comas estis ricevinta la premion Ferran Soldevila en ĝia 27a eldono (2010), okazinta en la festotago La Nit de Santa Llúcia (Nokto de Sankta Lucio). Krom tio, ŝi estas ankaŭ vicprezidanto de “Espais Escrits.Xarxa del Patrimoni Literari Català” (Skribitaj Spacoj. Reto de la Kataluna Literatura Heredaĵo).

Plia informado ĉe: info@museuesperanto.org