La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto

anonima portreto de Z.___________________________________________________________________ La 14-a de aprilo 2017 estas la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo www.zamenhof.life.
“Zamenhof ne nur havis genian intuicion pri lingvoj,” komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. “Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas pri la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de ‘homoj kun homoj’ estas ne nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al interkompreniĝo.”
Ludoviko Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko, urbo tiam situanta en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Jam ekde sia adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo. Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo Internacia de d-ro Esperanto. Dum la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara, dediĉis grandan parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la flegado de la frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj librojn, aŭtoris artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda literaturo kaj ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ serion de inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta, senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.
“Kune kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj,” aldonas Fettes. “Malsame ol multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron fordoni sian gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de UEA en 1908, ĉar li prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan organizon en kiu ĉiuj esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj naciecoj kaj siaj diversaj ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo restas inspiraj por ni ankoraŭ hodiaŭ.”
Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ ĉi-foje, lia mortodatreveno estas listigita de Unesko inter la notindaj datrevenoj de la jaro 2017. Agante laŭ tiu instigo, la pola parlamento la 7-an de aprilo aklame akceptis rezolucion pri la signifo de lia vivoverko. Solenaĵoj, simpozioj kaj aliaj datrevenaj eventoj okazados tra la mondo ĝis la jarfino; kalendaro troveblas ĉe http://www.gazetaro.org.

Emociplena e-tago en la Muzeo

La pasintan 15an de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto (Bialystok, 15an de decembro 1859 – Varsovio, 14an de aprilo 1917). Por la okazo oni aranĝis diversajn prezentojn organizitajn de Kataluna Esperanto-Asocio.

La esperanta renkontiĝo komenciĝis je la 11a h. kiam ĉ. dudeko da esperantistoj kunvenis en la muzeo. Plej multaj partoprenatoj estis katalunaj sed ne mankis iom da eksterlanda reprezento, nome esperantisto el Kazaĥstano. Rimarkendas ankaŭ la ĉeesto de Miguel Fernández, esperanta verkisto, poeto, kantisto kaj tradukanto de la verkoj de federico Garcia Lorca. Miguel atingis la muzeon veninte el Barcelono, kie li prezentis sian lastan libron Poezio, armilo ŝargita per futuro. Li dediĉis parto de la renkontiĝo al subskribo de dediĉoj sur libroj de aĉetintoj.

MES_UDB

Je la 12a h. oni spektigis video-dokumentarion e-subtekstigitan pri la rezisto de la respublikistoj en Subirats dum la enirado de la frankismaj trupoj kadre de la Hispana Milito.  Tiu dokumentario ligiĝas al la historia loka itinero nomata Última defensa de Barcelona (Lasta defendo de Barcelono), kiu viziteblas sub ĉiĉeronado ĉiun 3an dimanĉon de la monato.

Krom tio, la muzeo preparis selekton de libroj pri poezio originale skribitaj en esperanto.Temas pri ekspozicio kiu estos vizitebla dum du monatoj.

Vidu skize la liston:

William Auld

Auld

 

 

Edwin de Kock

Romano Frenkel

frenkel

Raymond Schwartz

Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin

Eli Urbanová

Geraldo Mattos

mattos

Julio Baghy

Esperanto-tago en MES

Esperanta libro-tago

La 15an de decembro oni rememoras la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, patro de Esperanto. Ĉijare la Esperanto-tago plenas je eventoj, unu el ili okazos en la Muzeo de Esperanto de Subirats, kiu situas en la strato Zamenhof de Sant Pau d’Ordal. Cele al la celebrado de la datreveno, oni planis specialan viziton je la 11a h. matene, anstataŭ la kutima je la 13a h. La vizito okazos kadre de la programo organizita de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA).

Por tiu ĉi evento estis invitita Miguel Fernández, esperanto-verkisto, poeto, tradukinto de F.G. Lorca al Esperanto kaj kantisto. Li prezentos sian lastan libron Poezio, armilo ŝargita per futuro.

Image

Jen informo pri la horaro:

Dimanĉon la 15an de decembro (zamenhofa tago):
> 11h00 Vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats
> 12h00 La lasta defendo de Barcelono (prelego pri la lasta klopodo eviti la eniron de la frankisma armeo en Barcelono, en Subirats januare de 1939)
Muzeo de Esperanto de Subirats
> 13h30 Frata tagmanĝo (rezervota)

Sankta Georgo kaj la Jaro Espriu

Imatge

Salvador Espriu

Dum la monato Aprilo, libroj kaj legado estas la protagonistoj en prelegoj, debatoj kaj aĉetoj. Atendante la alvenon de la festo de Sankta Georgo, ankaŭ la Muzeo sin preparas por celebri la literaturon kiel rimedo por ĝuado kaj komunuma konstruo.

Koincide kun tio, ke ĉijare oni celebras la Jaron de la verkisto Espriu kaj ke la Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) planas publikan legadon de tekstoj de la aŭtoro la venontan 20-an de aprilo, ni invitas vin viziti la muzeon dum la sama semajnfino (aprilo 20-21)  kaj foliumi elstarajn verkojn de la monda literaturo, kun aparta atento al unu el la verkoj de Espriu, iam tradukita al Esperanto: Tombejo de Sinera (originale: Cementiri de Sinera).

Kiel mem Espriu dirus, la vero devas esti elmontrata senripoze. Ni kredas ke la plej bona vojo al tiu celo estas veki la deziron pri kono pere de libroj kaj literaturo, per kiu ajn lingvo.

Ĝuu la Tagon de Sankta Georgo!