Emociplena e-tago en la Muzeo

La pasintan 15an de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto (Bialystok, 15an de decembro 1859 – Varsovio, 14an de aprilo 1917). Por la okazo oni aranĝis diversajn prezentojn organizitajn de Kataluna Esperanto-Asocio.

La esperanta renkontiĝo komenciĝis je la 11a h. kiam ĉ. dudeko da esperantistoj kunvenis en la muzeo. Plej multaj partoprenatoj estis katalunaj sed ne mankis iom da eksterlanda reprezento, nome esperantisto el Kazaĥstano. Rimarkendas ankaŭ la ĉeesto de Miguel Fernández, esperanta verkisto, poeto, kantisto kaj tradukanto de la verkoj de federico Garcia Lorca. Miguel atingis la muzeon veninte el Barcelono, kie li prezentis sian lastan libron Poezio, armilo ŝargita per futuro. Li dediĉis parto de la renkontiĝo al subskribo de dediĉoj sur libroj de aĉetintoj.

MES_UDB

Je la 12a h. oni spektigis video-dokumentarion e-subtekstigitan pri la rezisto de la respublikistoj en Subirats dum la enirado de la frankismaj trupoj kadre de la Hispana Milito.  Tiu dokumentario ligiĝas al la historia loka itinero nomata Última defensa de Barcelona (Lasta defendo de Barcelono), kiu viziteblas sub ĉiĉeronado ĉiun 3an dimanĉon de la monato.

Krom tio, la muzeo preparis selekton de libroj pri poezio originale skribitaj en esperanto.Temas pri ekspozicio kiu estos vizitebla dum du monatoj.

Vidu skize la liston:

William Auld

Auld

 

 

Edwin de Kock

Romano Frenkel

frenkel

Raymond Schwartz

Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin

Eli Urbanová

Geraldo Mattos

mattos

Julio Baghy

Sankta Georgo ĉe la Muzeo

La venontan sabaton 23-an, tago de Sankta Georgo, la Muzeo de Esperanto de Subirats aktive partoprenos la katalunan tradician feston pere de budo ĉe kiu ni vendos librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Tion ni disponigos en la ĉefplaco de Sant Pau d’Ordal (Subirats, Alt Penedès). temas pri iniciato de la Turisma Servo de Subirats, kiu siaflanke, ankaŭ montros al publiko si publikaĵojn, kulturajn kaj turismajn. Bonega komplemento por ĉiuj vizitantoj kiuj alvenos dum la festotago.

Kiel sciate, la 23-an de aprilo estas la Tago de la Libro ĉie en nia lando kaj ankaŭ en kelkaj aliaj mondopartoj. Tial, la Muzeo gvidos specialajn vizitojn la tagojn 23-an kaj 24-an, je la 13 h. por montri al ĝenerala publiko diversajn specimenojn de la monda literaturo tradukitajn al Esperanto. Inter ili ni menciu La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha kaj Hamlet. Ne mankos aludo al esperantaj verkistoj kiel ekzemple William Auld, iam proponita al la nobelpremio.

Do, ni invitas vin pasigi ĉi Sanktan Georgon en nekutima kaj ĉarma kaj festa  etoso, en la ĉirkaŭo de la Muzeo