Iom da historio…La Batalo de Ordal

Hispana Kongreso de Esperanto, Almagro 2012

Prezentado de la Muzeo en la 70a Hispana Kongreso

La pasintan 30an de junio, kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en la vilaĝo San Lorenzo de El Escorial, Viktoro Solé, ano de Kataluna Esperanto-Asocio, mallonge prezentis la Muzeon de Esperanto de Subirats dum la “Publika prezentado de asocioj kaj eventoj”, en la ĉefa salono de la kongresejo.

Antaŭ dudeko da ĉeestantoj, la preleginto prezentis la ĉefajn trajtojn de la muzeo per bildaro pretigita de Montse Piñeiro kaj ankaŭ disdonis flugfoliojn kaj dosierojn al interesiĝantoj.

Raportis: Víctor Solé

La Muzeo sin prezentos dum la 70a Hispana Kongreso de Esperanto

Sidejo de la 70a HKE-2011

Rezulte de interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF), la Muzeo de Esperanto de Subirats cxeestos partoprenos en la programo de la 70a HKE 2011, kiu okazos inter la 28a de junio kaj la2a de julio ĉijara. Sidejo de la kongreso estos la Kulturdomo de Sant Lorenzo del Escorial, fama monumenta konstruaĵo apud la hispana ĉefurbo, Madrido.

La Muzeo de Esperanto, dank’ al la kunlaboro kun Víctor Solé, membre de Kataluna Esperanto-Asocio, prezentos  sian enhavon kaj celojn, kun la ideo diskonigi ilin en la esperanta komunumo. I. a., oni disdonos dosieron, faldfoliojn kaj alian materialon per kiuj proksimigi al la kongresanoj la riĉecon de Subirats, kiu prizorgas unu el la plej gravajn e-kolektojn el la mondo.

Al tiuj kiuj sentos sin interesitaj, la ĉefa temo de la kongreso estos la analizado pri kiel esperanto povas adaptiĝi, nun kaj estonte, al la novaj metod- kaj komunikkanaloj. Dum la kongreso okazos enkonduka kurso pri la lingvo, muzikprezentoj, projekciado, prelegoj, atelieroj kaj kulturpromenadoj, inter kiuj elstaras la programita vizito al la Muzeo de El Prado.

Ni kore dankas al la membroj de la Loka Organiza Komitato, Tonyo del Barrio kaj Raúl Martínez Anguita, pro ilia disponemo kaj helpemo kaj ni deziras plenan sukceson al la Kongreso.

1aj Tagoj por la Retrovo de la Historia Memoro de Subirats

La E-Muzeo de Subirats aktive partoprenos en tiuj ĉi tagoj organizitaj far la Turisma Patronaro de Subirats, en kunlaboro kun la loka magistrato. Temas pri vasta kaj bunta programo kiun vi povas legi pli detale ĉe Programa jornades (katalunlingve).

Plej granda parto de tiu programo disvolviĝos la semajnfinon 21-23 de januaro, kvankam kelkaj prezentoj plilongiĝos ĝis la 29-30 sammonata.

La Muzeo, kune kun Kataluna Esperanto-Asocio, prezentos la libron Història de l’esperanto als Països Catalans/Historio de Esperanto en Katalunlandaro. Tio okazos en la ĉefsalono de la urbodomo de Sant Pau d’Ordal (Subirats), sabate 22an je la 17 h.

Je la 18 h oni inaŭguros la ekspozicion Guerra i Pau: Esperanto a la guerra civil (Milito kaj Paco: Esperanto dum la hispana milito), ankaŭ en la urbodomo. Ĉeestintoj de la libro-prezento rajtos senpage ĝui ĉiĉeronan viziton al la ekspozicio. Por postaj vizitantoj la prezo estos 2 eŭroj.

La horaro de la  ekspozicio estos jena: dimanĉo 23a de januaro de 10 ĝis 14 h.;  sabate 29a de januaro de 10 ĝis 14 h. kaj de 16 ĝis 20 h.; dimanĉo 30a de 10 ĝis 13 h.

Por sabato 22a  je la 19 h. estas programita vizito al la E-Muzeo de Subirats (str. Zamenhof 12, Sant Pau d’Ordal).

La muzeo deziras, per paca kaj interkomprena sinteno, kunmemori pri tiuj tragikaj kaj amaraj eventoj okazintaj dum la intercivitana milito en Hispanio.Vi ĉiuj ekestas invititaj partopreni la aranĝojn!