Skanaĵoj de la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno

Tiu ĉi artikolo estis verkita de Bernardo en Ipernity. Ni dankas lin pro lia interesa kontribuo.

Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! …

Malfacilas diri, kiu superlativo sufiĉas por adekvate laŭdi tiun longe atenditan deziregon. Plej multaj jarkolektoj de niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj nun estas senkoste legeblaj en la reto. Jen la listo:

Literatura Mondo, jan. 1923
Literatura Mondo, jan. 1923

Amikeco.– 1925-1926

Austria Esperantisto. – 1924-1938

The British Esperantist. – 1905-1939

Casopis Ceskych Esperantistu. – 1908-1914

Cosmoglotta (Serie B). – 1935-1948

La dek-sepa. – 1910-1914

La Esperantisto. – 1889-1895

Esperanto. – 1905-1946

Germana Esperantisto. – 1905-1935

Informoj por la anoj de la Austria Katolika Ligo Esperantista. – 1914-1932

Grabowski, Pola Esperantisto, 1908, p. 4
Grabowski, Pola Esperantisto,…

Internacia Bulteno.– 1914-1918

Kosmoglott (Serie A). – 1922-1950

Lingvo Internacia. – 1895-1914

Literatura Mondo. – 1923-1938

Pola Esperantisto. – 1906-1937

La Revuo. – 1906-1913

Rund um die Welt. – 1910-1914

Apenaŭ eblas supertaksi la gravecon de tiu projektego. Miloj kaj miloj da paĝoj de niaj plej gravaj kultur-trezorujoj alireblaj per simpla klak-klak. Kune kun Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), datumbazo de prilingvaj kaj primovadaj gazet-artikoloj, ĉiu nun povas relegi ofte forgesitajn esperantologiajn diskutojn.

Advertisements

Muzeoj kaj Memoro

Internacia Tago de la Muzeoj

La objektoj rakontas pri via historio

La venontan 18an de majo, en plej diversaj mondopartoj, oni celebros la Internacian Tagon de la Muzeoj. Temas pri la 33a eldono de aranĝo establita de ICOM, la Internacia Konsilio pri Muzeoj. Ĉifoje oni koncentriĝosn en la socia kaj didaktika funkcio de la muzeoj kaj substrekos ĝian strukturigan rolon ene de la komunumo.

Komprenante ilin kiel vivantaj institucioj, nuntempe la muzeoj sinproponas kiel spacoj por la medito kaj sperto, kombinante emociojn kaj edukon, preterlasante la bildon laŭ kiu ili estas nur “ujo” de objektoj.

Ĉijare oni speciale atentas la prizorgadon de la historia memoro, same je individua kiel je kolektiva nivelo, konservante la elementojn kaj verkojn kiuj ĝin konsistigas.

Tiel, la devizo de la de Internacia Tago de la Muzeoj 2011 estas “Muzeo kaj memoro” kaj ĉiuj aktivaĵoj baziĝos sur tiu temo. En Katalunio, ekzemple, multaj muzeoj antaŭvidas apartan programon por la semajnfinoj antaŭa kaj posta kaj la eniro estos ofte senpaga la 18an de majo.

En la retejo Patrimoni.gencat vi povos plene informiĝi pri la evento kaj ankaŭ pri alia interesa propono por la 14 de majo: la Nokto de la Muzeoj. Temas pri originalaj programeroj organizitaj de pluraj muzeoj de Eŭropo.

La Muzeo e Esperanto de Subirats, kiel multaj el vi scias, ankaŭ aliĝas al la evento. Ĉifoje ni organizis prelegon de Oriol Pi de Cabanyes, okazonta en la muzeo mem la venontan 20 de majo je la 20a h. Aldone ni aliĝis al propono naskiĝinta en Interreto (Doodle4Museums), kiu petas al Google ke, la 18an de majo, la koncerna “doodle” (bildo ilustranta ĉiutage ĝian frontpaĝon) estu dediĉita al la Internacia Tago de de Muzeoj.