La muzeo en Kataluna Esperantisto

Mal->dekstren: D. Garcia, R. Hernández, J. Inglada kaj J. Tubau

La lasta numero de Kataluna Esperantisto (elŝutebla pdf), revuo de Kataluna Esperanto-Asocio, dediĉas unu tutan paĝon al informado pri diversaj aspektoj kaj la evoluado de la e-muzeo de Subirats. Ĝin verkis Joan Inglada laŭ la jena sinsekvo:

Enkonduko

Propono iĝi publika biblioteko

Gustumeti Esperanton

Favora ministro pri kulturo

Nova gvidanto

Tagoj pri historia memoro

La Kataluna Antologio

La esperantismo rapide disvastiĝis en Eŭropo dum la unua triono de la 20a jarcento kaj ankaŭ frue ĝi ekfirmis en Katalunio. Krom la granda nombro de esperanto-grupoj kiuj fondiĝis, rimarkindas ankaŭ grava eldonado de beletraj verkoj en kaj ĉirkaŭ Esperanto. Pruvo de tiu fenomeno estas la Kataluna Antologio aperinta en 1925, admirinda kompilo el specimenoj de la kataluna literaturo tradukita al la internacia lingvo. Ĝi enhavis verkerojn de famaj aŭtoroj kiel Ramon Llull, Ausiàs March, Joanot Martorell, Jacint Verdaguer, Àngel Guimerà, Joan Maragall, Santiago Russinyol, Prudenci Bertrana, aŭ Víctor Català, i.a.

La Kataluna Antologio, enhavanta pli lo 50 verkistojn tra 140 specimenoj el prozo kaj poezio, estis konsiderita en sia epoko kiel modelo kaj sur ĝi inspiriĝis aliaj landaj antologioj dum la sekvantaj jaroj. La libro estis rezulto de la senlaca laboremo de Jaume Grau i Cases (Barcelono 1896, Valencio 1950), kompilanto kaj ĉefa tradukinto.

La e-Muzeo de Subirats konservas kelkajn ekzemplerojn de tiu libro, kiu reprezentis mejloŝtonon de la kataluna esperantismo. Eblas ankaŭ vidi foton de ĝia dua eldono vizitante la galerion de Josep M. Serrano.