Esperanto-Tago 2014

Okaze de la nova datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof (15an de decembro 1859, Bjalistoko – 14an de aprilo 1917, Varsovio), la Muzeo de Esperanto de Subirats decidis igi la sabaton 13an de decembro, tago de malfermaj pordoj, kio inkluzivis senpagan ĉiĉeronadon je la 13a h.

DSC_0009

Paralele al tio, Kataluna Esperanto-Asocio organizis prezenton de la verko Petit Refranyer català-Esperanto / Malgranda provebaro kataluna-Esperanto , de Pedro Martín Burutxaga. Ĝi estis prezentita akompane de Víctor Pàmies kaj la aŭtoro mem. La aranĝo okazis ĉe librovendejo Documenta, en Barcelono. Kaj samloke okazis omaĝo al la antaŭnelonge forpasinta esperantisto Gabriel Mora i Arana. Laste oni profitis la eventon por prezenti kampanjon por konservi la biblioteko-arĥivejon Petro Nuez, situanta en la Centro de Esperanto de Sabadell.

Celebrado de la Esperanto-Tago. 125 jaroj da komuna lingvo

La venontan 15an de decembro, kunlabore kun Kataluna Esperanto Asocio, ni celebros la 125-jariĝon de la projekto komencita de Lazaro Ludoviko Zamenhof, t.e., Esperanto. Propono pri komuma lingvo, utila al ĉiuj kaj faciliga ilo por komunikado inter homoj el malsamaj originoj kaj lingvoj. Jen ni informas pri la programo de la aranĝo. Baldaŭ ni aldonos pliajn detalojn pri la prezentoj okazontaj en la Muzeo ekde la 11a matene kaj kies kerno estos la rekono de la verko de la esperantistoj Josep Travesset kaj Anna Rosselló.

Imatge

11:00 h. ĉe la Muzeo de Esperanto, Prezento de la verko de A. Rosselló kaj J. Travesset

19:00 h. ĉe  Espai Vilaweb, Babilrondo “Lingva diverseco kaj paco” Kun Xavier Alcalde (ICIP), Jordi Armadans (Fundipau) kaj Carme Junyent (membro de GELA, lingvistino).

Vespere. komuna vespermanĝo en Restoracio Horiginal.