Video de la prelego pri Fukuŝima

La pasintan 23an de februaro, profesoro Goro Kimura prelegis ĉe MES pri la akcidento de la atomcentralo de Fukuŝima kaj kiel ĝiaj sekvoj ŝanĝis la vivon de la japanoj, speciale ilian vidpunkton rilate al energifontoj.

La prezento estis videoregistrita kaj ni publikigas ĝin por via dispono:

Prelego pri Fukuŝima en la muzeo

La Univesitato de Barcelono programis por la 21a de februaro matene, prelegojn pri Lingvo kaj Teritorio, cele al tio oni invitis kvar japanajn instruistojn. La prezentoj estos en la franca, la okcitana kaj Esperanto.

Inter ili, profesoro Goro Kimura prelegos rekte en Esperanto. Li estas lingvisto kaj engaĝita socia aktivisto.

Imatge

La Muzeo de Esperanto informas pri la jena programo:

Vendredo, 21an de februaro: Tagoj pri Lingvo kaj Teritorio ĉe la Univesitato de Barcelono. De la 9a h. ĝis la 14a h. Oni nepre enskribiĝu per poŝte al gela@ub.edu

Sabato, 22an de februaro: Vizito la Centro de Esperanto Sabadell (Arkivo ka Biblioteko Petro Nuez).

Dimanĉo, 23an de februaro: Vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats, je la 11a h. Tie, profesoro Goro Kimura prelegos pri la katastrofo de Fukuŝima kaj kiel ĝi damaĝis la vivon de japanoj.

Raporto pri la prelego de Gisela Alcón

Victor Solé, en sia ipernity-a blogo, raportas kun abundaj detaloj la prelegon far Gisela Alcón pri la vivo de Maria Julibert. Ni kore dankas lian disvastigan laboron.

Same dankinda estas la videoregistro de la prelego far Sebastià Ribes, poste subtekstigita de Joan Inglada al esperanto. La dokumento spekteblas tra Jutubo.

Internacia Tago de la Virinoj 2012

Ĉijare ni deziras daŭre konservi la memoron pri la virinoj ene de la e-movado kaj aparte pri la virinoj ene de la kataluna esperanta historio. Kiel sciate, la pasintan jaron, kadre de konversacia rondo pri la Tago de la Virinoj, ni povis iom scii pri la esplorlaboro de Gisela Alcón sur la vivo de la esperantistino Maria Julivert, el Vendrell. Tiu ĉi esplorado ricevis lokan stipendipremion kaj la fina rezulto estis eldonita en 2011. Tiurilate ni invitas vin ĉiujn ĉeesti prelegon de Gisela Alcón okazonta la venontan 10an de marto je la 17 h. en nia muzeo. Per ĝi oni povos malkovri la diversajn aspektojn de la aktivismo kaj kultura agado de Maria Julivert, esperantistino kiu siatempe anis en la e-grupo  Frateco de El Vendrell.

Kiel kutime, la aranĝon oni organizis en kunlaboro kun la Turisma Patronaro de Subirats kaj la Asocio de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats.

Prelego de Montserrat Comas, direktoro de Biblioteko Víctor Balaguer

"Bibliotekoj en milittempoj" Unu el la lastaj verkoj de M. Comas

Ĉiam laŭ la programo de la Muzeo, ĉimonate, la 29an je la 20 h. okazos la jena prelego: Universaleco de Esperanto por universala popolo. Proponoj por prilaborado de kultura heredaĵo, far Montserrat Comas, ĉefrespondeculo de la tre prestiĝa institucio Biblioteca-Museu Víctor Balaguer (Vilanova i La Geltrú).

La prelegtemo okupiĝos pri la eblecojn kiuj malfermas la kulturheredaj muzeoj rilate al la koncernaj municipoj sur la kampo de kulturo, speciale en la kazo de Subirats kaj la muzeo kreita de s-ro. Lluís Hernàndez.

Laŭ Comas, la streboj por la konservado kaj disvastigado de tiuj ĉi heredaĵoj koncernas la kolektivon. Ŝi klarigos la ŝlosilojn por tion atingi surbaze de sia sperto pri fondaĵoj kaj bibliotekoj.

Ŝi verkis studojn kaj librojn pri la graveco de preseldonejoj kaj bibliotekoj ene de la kataluna kulturo. Antaŭ nelonge, Comas estis ricevinta la premion Ferran Soldevila en ĝia 27a eldono (2010), okazinta en la festotago La Nit de Santa Llúcia (Nokto de Sankta Lucio). Krom tio, ŝi estas ankaŭ vicprezidanto de “Espais Escrits.Xarxa del Patrimoni Literari Català” (Skribitaj Spacoj. Reto de la Kataluna Literatura Heredaĵo).

Plia informado ĉe: info@museuesperanto.org

Prelego de Zamenhof en Bulonjo-ĉe-maro (sondosiero de 1905)