Libromarkilo omaĝe al la 125 datreveno de Esperanto

Libromarkilo omaĝe al la 125 datreveno de Esperanto
Sabaton la 24an de marto, la Muzeo estis invitita de la Kultura Asocio Sant Josep, el la urbo Ripoll. Tie estis organizita aranĝo por celebri la 125-jariĝo de la internacia lingvo, kadre de la Foiro de la 40 horoj, tradicia festo de la ĉefurbo de regiono Ripollès. Kelkaj familianoj de Lluís Hernández, la kreinto de  la Muzeo, partoprenis la eventon per prelego kaj montrado de filmo registrita en Ripoll okaze de la 17a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ankaŭ tie oni prezentis la eldonon de libromarkilo aŭspiciata de la asocio kaj aludanta al  la esperanta 125-jariĝo.

La aranĝo ricevis eĥon ĉe diversaj amaskomunikiloj: Ripolles Digital, web Ajuntament de Ripoll, El 9 Noubloc de l’Associació Sant Josep.