La lernejo de plenkreskuloj de Sant Sadurní vizitas la Muzeon de Esperanto

La pasintan 26an de marto, studentoj de la lernejo por plenkreskuloj de la urbo Sant Sadurní d’Anoia,  ekskursis tra al kulturaj turismaĵoj de Subirats, sekvante programon proponitan de Patronat de Turisme de Subirats. Lernantoj de kataluna lingvo kaj informadiko, kune kun instruistoj, pasigis tutan matenon vizitante la urbon.

Je la komenco, la studentoj realigis du kulturajn vizitojn: jen al Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) jen al la Centro pri Interpretado de la Lasta Defendo de Barcelono (CIUDEB). Tie ili estis akompanataj de gvidantoj, kiuj respondis al ĉiuj demandoj kaj duboj de la partoprenantoj.

Indas mencii ke la lernantoj pri kataluna lingvo estis la grupo plej entuziasma dum la vizito al la Muzeo, montrante veran interesiĝon pri la lingvo. Kelkaj el la vizitantoj eĉ petis ekstrajn informojn pri kiel iniciatiĝi en la lernado de Esperanto.

alSsa

 Fine la studentoj direktiĝis al la bieno Sabaté i Coca, kie ili vizitis la vinkelojn Castellroig, por informiĝi pri iliaj produktoj kaj gustumi iliajn famajn lokajn vinojn.

Advertisements

Ekspozicio de la Muzeo en Sant Sadurní d’Anoia

Imatge

Ekde la remalfermo de la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) en la jaro 2010, oni organizis tre diversajn aranĝojn por ĝia vigligo kaj plikonatigo kiel kultura municipa kulturservo. Sur tiu vojo, alvenis la oportuno por ke la muzeo eliru el sia propra sidejo kun la celo pli proksimiĝi al la civitanaro de la ĉirkaŭa medio.

Pasintan ĵaŭdon 5an de septembro, kadre de inaŭguro de foirekspozicio, oni aranĝis prezenton de la muzeo sub la titolo “Museu d’Esperanto de Subirats, més que una llengua, més que un museu!” (Muzeo de Esperanto de Subirats, pli ol lingvo, pli ol muzeo!). Tiu ĉi esperanta ekspozicio viziteblis en la Municipa Biblioteko Ramon Bosch, de Sant Sadurní de Noia ĝis la 4a de oktobro. Pri ĝia prezento okupiĝis s-ro Lluís Ràfols, loka kulturkonsilanto de la urba magistrato kune kun la reprezentanto kaj gvidanto de la muzeo, Adriana Sánchez. La aranĝon ĉeestis ankaŭ la urbestrino, Susanna Mérida.

En kunlaboro kun la Biblioteko ramon Bosch, la vizitantoj povis pruntepreni librojn en kaj pri esperanto por konsulti kaj legi dum la daŭro de la ekspozicio. La responsuloj de la muzeo esperas ke tiu ĉi estos la unua paŝo en la strategio montri esperantan ekspozicion en diversaj lokoj de la regiono. Pri la vigligo de MES respondecas Patronat de Turisme de Subirats.

Jen kelkaj fotoj de la inaŭguro.

Libromarkilo omaĝe al la 125 datreveno de Esperanto

Libromarkilo omaĝe al la 125 datreveno de Esperanto
Sabaton la 24an de marto, la Muzeo estis invitita de la Kultura Asocio Sant Josep, el la urbo Ripoll. Tie estis organizita aranĝo por celebri la 125-jariĝo de la internacia lingvo, kadre de la Foiro de la 40 horoj, tradicia festo de la ĉefurbo de regiono Ripollès. Kelkaj familianoj de Lluís Hernández, la kreinto de  la Muzeo, partoprenis la eventon per prelego kaj montrado de filmo registrita en Ripoll okaze de la 17a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ankaŭ tie oni prezentis la eldonon de libromarkilo aŭspiciata de la asocio kaj aludanta al  la esperanta 125-jariĝo.

La aranĝo ricevis eĥon ĉe diversaj amaskomunikiloj: Ripolles Digital, web Ajuntament de Ripoll, El 9 Noubloc de l’Associació Sant Josep.

Sankta Georgo ĉe la Muzeo

La venontan sabaton 23-an, tago de Sankta Georgo, la Muzeo de Esperanto de Subirats aktive partoprenos la katalunan tradician feston pere de budo ĉe kiu ni vendos librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Tion ni disponigos en la ĉefplaco de Sant Pau d’Ordal (Subirats, Alt Penedès). temas pri iniciato de la Turisma Servo de Subirats, kiu siaflanke, ankaŭ montros al publiko si publikaĵojn, kulturajn kaj turismajn. Bonega komplemento por ĉiuj vizitantoj kiuj alvenos dum la festotago.

Kiel sciate, la 23-an de aprilo estas la Tago de la Libro ĉie en nia lando kaj ankaŭ en kelkaj aliaj mondopartoj. Tial, la Muzeo gvidos specialajn vizitojn la tagojn 23-an kaj 24-an, je la 13 h. por montri al ĝenerala publiko diversajn specimenojn de la monda literaturo tradukitajn al Esperanto. Inter ili ni menciu La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha kaj Hamlet. Ne mankos aludo al esperantaj verkistoj kiel ekzemple William Auld, iam proponita al la nobelpremio.

Do, ni invitas vin pasigi ĉi Sanktan Georgon en nekutima kaj ĉarma kaj festa  etoso, en la ĉirkaŭo de la Muzeo

Virinaj esperantistoj, protagonistaj en la Muzeo

Babilado: Virino kaj Esperanto

Malgraŭ la persistema pluvo, pasintsabatan 12an de marto, rimarkinda nombro de esperantistoj kaj simpatiantoj partoprenis la babilrondon Dona i Esperanto (Virino kaj Esperanto), organizita de la E-Muzeo de Subirats. Por rakonti pri sia sperto estis invititaj Teresa Massana, Montserrat Franquesa, Montserrat Parera, Gemma Armadans kaj Gisela Alcón. Ĉiuj klarigis pri sia rilato al esperanto. Speciala kazo estas tiu de Gisela Alcón, ne mem esperantisto sed kiu realigas nuntempe historian esplorlaboron pri la loka e-movado.

Malbona vetero kaj aliaj personaj kaŭzoj malpermesis lastmomente la partoprenon de tri aliaj esperantistinoj: Àngels del Pozo, Anna Maria Molera kaj Aida Sunyol.

Dum la babilado, diversaj intervenoj aludis al la rolo de virinoj ene de la kataluna e-movado kaj oni rimarkis ilian gravecon en la komenco de la 20 jarcento. Oni plendis ankaŭ pri manko de aranĝoj destinitaj al esperanto-familioj kompare kun tiuj okazantaj en aliaj landoj.

La ĉeestantaj virinoj substrekis la valoron de siaj vivspertoj, speciale tiuj rilataj al vojaĝado kaj al la kultura interŝanĝo kun tre diversaj homoj en egaleca komunikado.

Komplemente al la babilrondo oni organizis du gvidatajn vizitojn al la muzeo dum la semajnfino kun speciala atentigo al la virina kontribuo al Esperanto.

1aj Tagoj por la Retrovo de la Historia Memoro de Subirats

La E-Muzeo de Subirats aktive partoprenos en tiuj ĉi tagoj organizitaj far la Turisma Patronaro de Subirats, en kunlaboro kun la loka magistrato. Temas pri vasta kaj bunta programo kiun vi povas legi pli detale ĉe Programa jornades (katalunlingve).

Plej granda parto de tiu programo disvolviĝos la semajnfinon 21-23 de januaro, kvankam kelkaj prezentoj plilongiĝos ĝis la 29-30 sammonata.

La Muzeo, kune kun Kataluna Esperanto-Asocio, prezentos la libron Història de l’esperanto als Països Catalans/Historio de Esperanto en Katalunlandaro. Tio okazos en la ĉefsalono de la urbodomo de Sant Pau d’Ordal (Subirats), sabate 22an je la 17 h.

Je la 18 h oni inaŭguros la ekspozicion Guerra i Pau: Esperanto a la guerra civil (Milito kaj Paco: Esperanto dum la hispana milito), ankaŭ en la urbodomo. Ĉeestintoj de la libro-prezento rajtos senpage ĝui ĉiĉeronan viziton al la ekspozicio. Por postaj vizitantoj la prezo estos 2 eŭroj.

La horaro de la  ekspozicio estos jena: dimanĉo 23a de januaro de 10 ĝis 14 h.;  sabate 29a de januaro de 10 ĝis 14 h. kaj de 16 ĝis 20 h.; dimanĉo 30a de 10 ĝis 13 h.

Por sabato 22a  je la 19 h. estas programita vizito al la E-Muzeo de Subirats (str. Zamenhof 12, Sant Pau d’Ordal).

La muzeo deziras, per paca kaj interkomprena sinteno, kunmemori pri tiuj tragikaj kaj amaraj eventoj okazintaj dum la intercivitana milito en Hispanio.Vi ĉiuj ekestas invititaj partopreni la aranĝojn!