Video de la prelego pri Fukuŝima

La pasintan 23an de februaro, profesoro Goro Kimura prelegis ĉe MES pri la akcidento de la atomcentralo de Fukuŝima kaj kiel ĝiaj sekvoj ŝanĝis la vivon de la japanoj, speciale ilian vidpunkton rilate al energifontoj.

La prezento estis videoregistrita kaj ni publikigas ĝin por via dispono:

Esperanto-muzeo en Adelajdo

Post longa somera paŭzo pro gravaj viv-kaj laborŝanĝoj de la redaktanto de ĉi blogo, hodiaŭ ni reprenas nian verkemon per interesa novaĵo veninta de Adelajdo, Aŭstralio. Tie oni videoregistris pri loka Esperanto-muzeo. La filmo estas anglalingva sed interesa kaj alloga eĉ se vi malmulte regas tiun lingvon. Bonvenon do, al tiu nova ero en nia reto de aktivaj esperanto-institucioj.