La lernejo de plenkreskuloj de Sant Sadurní vizitas la Muzeon de Esperanto

La pasintan 26an de marto, studentoj de la lernejo por plenkreskuloj de la urbo Sant Sadurní d’Anoia,  ekskursis tra al kulturaj turismaĵoj de Subirats, sekvante programon proponitan de Patronat de Turisme de Subirats. Lernantoj de kataluna lingvo kaj informadiko, kune kun instruistoj, pasigis tutan matenon vizitante la urbon.

Je la komenco, la studentoj realigis du kulturajn vizitojn: jen al Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) jen al la Centro pri Interpretado de la Lasta Defendo de Barcelono (CIUDEB). Tie ili estis akompanataj de gvidantoj, kiuj respondis al ĉiuj demandoj kaj duboj de la partoprenantoj.

Indas mencii ke la lernantoj pri kataluna lingvo estis la grupo plej entuziasma dum la vizito al la Muzeo, montrante veran interesiĝon pri la lingvo. Kelkaj el la vizitantoj eĉ petis ekstrajn informojn pri kiel iniciatiĝi en la lernado de Esperanto.

alSsa

 Fine la studentoj direktiĝis al la bieno Sabaté i Coca, kie ili vizitis la vinkelojn Castellroig, por informiĝi pri iliaj produktoj kaj gustumi iliajn famajn lokajn vinojn.

Kalendaro de MES por aŭtuno kaj vintro 2014

MES kutime malfermiĝas ĉiun semajnfinon kaj feritagojn inter la 13h. kaj la 14 h. Tamen, oni povas ankaŭ malfermi labortage por interkonsentitaj vizitoj, rezerveblaj tra la informoficejo, info@museuesperanto.org kaj tel. 93 899 34 99

Jen ni publikigas la kalendaron 2014 de MES por la periodo aŭtuno kaj parto de vintro:

kalendaro4

DSC_0010Dankon pro via interesiĝo!

La Muzeo kun la persikobazaro de l’Ordal

Persiko de l'Ordal, tre populara en la lando

Kun la celo subteni la laboron de la gekamparanoj de l regiono de Subirats , la Muzeo decidis kontribui al la celebrado de la tagoj dediĉitaj al la Surplaca Persikobazaro de l’Ordal, okazonta la venontan sabaton18an, je la 12 h. Ĝin komenciĝos per parolado de la Ĝenerala Direktoro pri Turismo, Marian Muro, kiu informos pri la fama Ordal-persiko kaj aliaj produktoj dela regiono, kiujn oni vendos en Sant Pau d’Ordal en la venontaj someraj sabatoj kaj dimanĉoj, ĉiam matene.

Estante la Muzeo tre najbare al la evento, ni interkonsenti kun la organizantoj kunlabori en la tradicia aranĝo tiel, ke ni proponos senpagan viziton al la muzeo al ĉiuj klientoj aĉetintaj en la persikbazaro. Tiuj specialaj gvidataj vizitoj okazos sabate kaj dimanĉe je la 13 h.

Do, ne hezitu profiti tiun oferton kaj konatiĝu kun Subirats jen gustumante bonegajn fruktojn jen vizitante unikan kulturposedaĵon. Ĝuu kaj lernu!