Esperanto kaj kino: Incubus

Ekzistas miloj da libroj kaj revuoj en esperanto kaj pri esperanto, simile oni povus diri pri insignoj, steloj, zeoj, flagoj, ktp. sed enirante la kinan mondon la specimenoj draste malpliiĝas. Ege malmultas la ĉeesto de Esperanto en filmoj, kaj se ni parolas pri filmoj plene esperantparolataj sufiĉos al ni unu mana fingraro. Inter tiuj “fingraj” specimenoj tre elstaras Incubus , verŝajne la unua komerca filmo kun esperanto kiel sola uzata lingvo. Ĝi fariĝis kultfilmo inter la kinamantoj, verŝajne ne pro esperanto, aŭ ne nur, kaj mitfilmo por esperantistoj.

Vi povas legi tre interesajn kaj kuriozajn informojn pri ĝi  en vikipedio kaj spekti eron tra Jutubo (kun anglalingvaj informoj).

Esperanto Trionfunta

Satiraĵo pri Esperanto Triumfonta

En la jaroj 1920aj aperadis semajna gazeto kies ĉefredaktoro estis Teo Jung. Ĝi havis la titolon “ESPERANTO triumfonta”, kun ĵurnala formato ĝi estas la prao de Heroldo, informanta pri esperantaj aferoj, kun reklamoj kaj anoncetoj en la posta paĝo.
Pro ia mistera kialo, la numero 73 estis satira kaj humurplena, ŝanĝante ekzemple la ideon de Universala Kongreso per Interplanedara Kongreso. La tuta enhavo sekvis tiun komikan tonon. Jen ekzemplo de anonceto en la lasta paĝo:
MALESPERIO
Efektive internacia, plej bele ilustrita,
monata revuo por soci-kaj ideala vivo,
spo- kaj arto, sko- kaj okultismo, homa-
humo- kaj laboristaro, im- kaj ekspresionismo,
kul-, litera- kaj naturo, kapital- kaj
esperantismo, futu-, milita- kaj vegetarismo,
scienco, ekle- kaj fantazio, ŝovi- kaj feminismo,
junularo, spiri- kaj idiotismo, ĵurnal- kaj
bolŝevismo, modo, paci- kaj sofismo, ped- kaj
demagogio, dem- kaj aŭtokratio, fot- kaj
ortografio, fi-, mu- kaj braziko, ktp. ktp.

Ĉion postulu de la eldononto
Milionofuĉki Bankrotemulow

Ni bezonas energiajn elspezhelpantojn.

Homes Artificials / Artefaritaj Homoj

Homes Artificials, pionira verko en sciencfikcio

Frederic Pujulà i Vallès estas la verkinto de la romano Homes Artificials (Artefaritaj Homoj, unua eldono 1912; dua en 1986). Tiu verko estas konsiderita kiel la unua scienfikcia romano originale skribita en la kataluna lingvo. Jen mi notas la vivresumon de la aŭtoro:
Frederic Pujulà i Vallès naskiĝis en Palamós en 1877 . Rakontisto, dramverkisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, li studis juron kaj vojaĝadis eŭropon. Politike li anis en Unió Catalanista (Katalunista Unuiĝo), li kunlaboris en la gazeto Joventut, publikaĵo reprezentiva de la dua etapo de l’Modernismo. Li soldatis ĉe la franca armeo dum la unua mondmilito.
Skize pri Homes Artificials: La D-ro Pericart eksperimentas cele al atingo de nova civilizo, elsociigita kaj perfekta, sen moralaj reguloj. Tiel li kreas serion de androidoj sen prakondiĉigoj, superhomoj destinitaj renversi ĉiujn nuntempajn valorojn, forigante eĉ la homojn mem…
En Vikipedio vi povos elĉerpi pli da informoj pri la verko kaj la verkinto.