Internacia vizito – Herzberg am Harz

Hieraŭ, 16an de novembro, vizitis nin Zsófia Kóródy, hungara esperantistino kiu laboras en Herzberg am Harz (Malalta Saksonio, Germanio). Ŝi venis kun akompano de du katalunaj esperantistoj kaj Rafael Hernández por ĝui la kolekton da la Muzeo. Dume la grupo povis kundividi en esperanto ŝiajn esperantajn travivaĵojn kaj ŝian primuzean sperton.

 

Image

 

Zsófia estas tre aktiva en la movado: ŝi estas mem instruistino pri la lingvo kaj, samtempe, direktoro de la Interkultura Centro de Herzberg, organizo kiu konsistas el tri asocioj (Centro Germana-Esperanto, Esperanto-Asocio de Esperanto-Instruistoj – Germana, esperanta Societo Sudharco). La Interkultura Centro de Herzberg posedas esperantan bibliotekon kaj arkivon kaj samloke, oni instruas la kaj okazigas seminariojn pri la lingvo.

 

Image

 

Endas diri ke la urbo Herzberg estas nomata, ekde 2006, Herzberg am Harz – La Esperanta Urbo. Temas pri urbo kun longa esperanta tradicio, kie la lingvo ricevis favoran subtenon el la loka politika planado. Estis la 12an de julio de 2006 kiam la municipa parlamento de la urbo balotis por la nuntempa nomo de la urbo kun sia esperanta aludo, honore al la lingvo kreita de D-ro Zamenhof.

 

La movado forte aktivis en la 1960aj jaroj, kiam Joachim Gießner iniciatis la instruadon de la lingvo. Edukado kaj kulturo estas la ĉefaj aktivaĵoj de la lokaj esperantistoj. La Interkultura Centro fariĝis la ĉefa sidejo de la tri konsistigaj asocioj. Laŭlonge de la jaro oni okazigas esperanto-kursojn el diversaj niveloj kaj ankaŭ alitipajn kursojn rilataj al la lingvo.

 

Image

Ekspozicio de la Muzeo en Sant Sadurní d’Anoia

Imatge

Ekde la remalfermo de la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) en la jaro 2010, oni organizis tre diversajn aranĝojn por ĝia vigligo kaj plikonatigo kiel kultura municipa kulturservo. Sur tiu vojo, alvenis la oportuno por ke la muzeo eliru el sia propra sidejo kun la celo pli proksimiĝi al la civitanaro de la ĉirkaŭa medio.

Pasintan ĵaŭdon 5an de septembro, kadre de inaŭguro de foirekspozicio, oni aranĝis prezenton de la muzeo sub la titolo “Museu d’Esperanto de Subirats, més que una llengua, més que un museu!” (Muzeo de Esperanto de Subirats, pli ol lingvo, pli ol muzeo!). Tiu ĉi esperanta ekspozicio viziteblis en la Municipa Biblioteko Ramon Bosch, de Sant Sadurní de Noia ĝis la 4a de oktobro. Pri ĝia prezento okupiĝis s-ro Lluís Ràfols, loka kulturkonsilanto de la urba magistrato kune kun la reprezentanto kaj gvidanto de la muzeo, Adriana Sánchez. La aranĝon ĉeestis ankaŭ la urbestrino, Susanna Mérida.

En kunlaboro kun la Biblioteko ramon Bosch, la vizitantoj povis pruntepreni librojn en kaj pri esperanto por konsulti kaj legi dum la daŭro de la ekspozicio. La responsuloj de la muzeo esperas ke tiu ĉi estos la unua paŝo en la strategio montri esperantan ekspozicion en diversaj lokoj de la regiono. Pri la vigligo de MES respondecas Patronat de Turisme de Subirats.

Jen kelkaj fotoj de la inaŭguro.