Ekspozicio de la Muzeo en Sant Sadurní d’Anoia

Imatge

Ekde la remalfermo de la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) en la jaro 2010, oni organizis tre diversajn aranĝojn por ĝia vigligo kaj plikonatigo kiel kultura municipa kulturservo. Sur tiu vojo, alvenis la oportuno por ke la muzeo eliru el sia propra sidejo kun la celo pli proksimiĝi al la civitanaro de la ĉirkaŭa medio.

Pasintan ĵaŭdon 5an de septembro, kadre de inaŭguro de foirekspozicio, oni aranĝis prezenton de la muzeo sub la titolo “Museu d’Esperanto de Subirats, més que una llengua, més que un museu!” (Muzeo de Esperanto de Subirats, pli ol lingvo, pli ol muzeo!). Tiu ĉi esperanta ekspozicio viziteblis en la Municipa Biblioteko Ramon Bosch, de Sant Sadurní de Noia ĝis la 4a de oktobro. Pri ĝia prezento okupiĝis s-ro Lluís Ràfols, loka kulturkonsilanto de la urba magistrato kune kun la reprezentanto kaj gvidanto de la muzeo, Adriana Sánchez. La aranĝon ĉeestis ankaŭ la urbestrino, Susanna Mérida.

En kunlaboro kun la Biblioteko ramon Bosch, la vizitantoj povis pruntepreni librojn en kaj pri esperanto por konsulti kaj legi dum la daŭro de la ekspozicio. La responsuloj de la muzeo esperas ke tiu ĉi estos la unua paŝo en la strategio montri esperantan ekspozicion en diversaj lokoj de la regiono. Pri la vigligo de MES respondecas Patronat de Turisme de Subirats.

Jen kelkaj fotoj de la inaŭguro.

La nova ekspozicio de la Muzeo plene sukcesis

Sabaton la 28an de januaro estis inaŭgurita en la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) la tuttempa ekspozicio “Una setmana d’estiu després de la Setmana Tràgica” (Somera semajno post la Tragika Semajno), bazata sur la iro de la 5a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono la jaron 1909. La historiisto Antoni Dalmau partoprenis en la inaŭgura aranĝo. Ankaŭ partoprenis Sr-o Rafael Hernández; la magistratano pri Kulturo de Subirats, S-ro Lluís Ràfols kaj la urbestro, S-ro. Pere Pons.

Post la aranĝo, la partoprenantoj, kiuj plenigis la salonon, vizitis la ekspozicion, kiu estas vizitebla ĉiusabate kaj ĉiudimanĉe je la 13a. Eblas interkonsenti aliajn vizitotempojn.

  • La vic-sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio, Víctor Solé, donacis ekzempleron de la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro al Antoni Dalmau, historiisto kaj eks-prezidanto de la barcelona deputitejo. Maldekstre de ili staras Rafael Hernández kaj Pere Pons, urbestro de Subirats.

Informo republikigita el http://esperanto.cat/web/Sukcesa-inauxguro-de-la-nova?lang=eo#.TyWeVK2e9Cc.facebook

Somera semajno post la tragika semajno (ekspozicio)

Subirats, la 28-an de januaro. Temas pri interaga kaj plurfaka ekspozicio kiu prezentas publikaĵojn, tekstojn, fotojn, sonregistraĵojn, objektojn, artverkojn …el la ĉiutago de la 5a UK okazigita en Barcelono de la 5-a ĝis la 11-a de septembro de 1909

Diskonigu

de Redaktora skipo de «Una setmana d’estiu després de la Setmana Tràgica»

Imatge: Cartell del V Congrés Universal d'Esperanto del 1909, obra d'Apa (pseudònim del dibuixant Feliu Elies). La dua ekspozicio aranĝita de la Esperanto-Muzeo en Subirats –la unua estis „Un recorregut per la literatura en esperanto” [itinero tra la literaturo en esperanto] ankoraŭ nun vizitebla- daŭre celas sinteze valorigi la gravan esperanto-fonduson el Subirats kaj igi ĝin pli facile alireblan.

La celo estas duobla: unuflanke, diskonigi ĝenerale la gravan kulturan heredaĵon kiun la muzeo entenas, proponante ĝin al studemuloj au simplaj interesitoj; al ĉiuj kiuj interesiĝas, ĉu spontaneaj preterpasantoj ĉu tiuj kiuj partoprenas la gvidatajn vizitojn organazitaj de la Patronaro de Turismo de la magistrato Subirats dum semajnfinoj kaj festotagoj. Aliflanke la celo estas pledi, kadre de kampanjo iniciatita antaŭ pli ol 4 jaroj, por la starigo de magistrata biblioteko kies specifa kaj elstara valoro estas ĝia Esperanto-havaĵo.

La ekspozicio „Somera semajno post la Tragika Semajno” montras diversajn materialojn, kelkaj el ili devenas el arĥivoj kaj el ĝeneralaj dokumentoj sed plimulto venas el la muzea bretaro. Temas pri tekstoj, fotoj, poŝtkartoj, libroj, eldonaĵoj, ktp de la okazaĵoj de tiu grava kongreso de la jaro 1909 kaj de ĝia historia kunteksto en kiu ĝi estis aranĝita, la perturba periodo de la jarcentŝanĝo hispana, kiam Barcelono estis konata kiel „La urbo de la bomboj”, scenejo de revolucia publika malordo, bojkoto (kiel ekzemple la afero de la anarĥiisto Rull, igita polica informanto sed kiu lokigis bombojn por ĉantaĝi la autoritatojn) kaj fine bruligemuloj kaj antikerikaluloj: jen la Tragika semajno. Ĉio ĉi provokis la falon de la konservativa registaro de Antoni Maura en la monarkisma Hispanio.

En tiu skuita kaj tumulta socia situacio, la 5a Universala Kongreso pendis de hareto, sed finfine ĝi povis okazi. Eble danke al la insisto de la burĝonanta politika katalunismo, kiu engaĝiĝis en ties organizo de antaŭ pli ol unu jaro pere de la figuro de Frederic Pujulà i Vallès (kies partopreno estis decida por ke jaron antaŭe en la UK de Dresden la internacia esperantistaro, kun D-ro Zamenhof ĉekape, elektis Barcelonon kiel kongresurbon). Sed estis ankaŭ klopodo reakiri pacan bildon de la kataluna ĉefurbo post la Tragika semajno. Tiu klopodo estis rifuzata de la popola esperantistaro, ĉefe el la anarĥiisma medio, kaj oni eĉ postulis rektan nuligon de la kongreso pro la okazintaĵoj, kies fina rezulto estis la subpremo de la hispana armeo. Tiam estis arestita, kelkajn tagojn antaŭ la kongreso, la polemika kaj vera propeka kapro de la Tragika semajno Francesc Ferrer i Guàrdia, ekzekutita post sengarantia juĝado.

En la formala aspekto, tiu ekspozicio sin prezentas al la publiko konvencie kaj didaktike (katalune kaj esperante) kaj ĝi estas aranĝita kvazaŭ la vizitanto troviĝus antaŭ granda libro malfermita kies paĝoj difinas kvinpintan verdan stelon. La diversaj kunvokoj de la tiama aranĝo spegulas la tuton de la ekspozicio i.a. el la paĝoj de la tiam ĵusbakita ĵurnalo La Vanguardia, la sola ĵurnalo pluvivanta. Ĝi informis akurate pri la protokolaj, kongresaj kaj amuzaj agadoj de la samideanoj. Eltiraĵoj de la tiama barcelona urbo-plano permesas lokigi la programerojn, lokoj kies nuntempa aspekto estas tute alia.

Rilate al argumenta enhavo oni povas kompari novajn kaj malnovajn bildojn, la antaŭajn tumultojn laŭ la vidpunktoj de la ĝeneralaj ĵurnaloj kaj de la satira gazetaro, oni povas aŭdi sonorajn dokumentojn, danke al la kunlaboro de la pianistino Montse Ríos. Du ceteraj dokumentaj ekspoziciaĵoj, unu pri la Internaciaj Floraj Ludoj , kaj alia pri la ĉefa teatra programero de la kongreso Mistero de Doloro, verko de la kataluna dramisto Adrià Gual, reliefigas la tezemon de la ekspozicio.

Baldaŭ, post la inauguro, eblos virtuale viziti la ekspozicion danke al la kunlaboro de la fotisto Jordi Munné pere de lia 360º panorama teĥniko.

Bildo: afiŝo de la Vª UK de 1909 , verko de Apa (kaŝnomo de la desegnisto Feliu Elies).

================================================================

NOTA: La malfermo de la ekspozicio okazos sabate la 28an de januaro je la 12a en la Muzeo (strato Zamenhof, 12 de Sant Pau d’Ordal). Dum la aranĝo prelegos la historiistoj Francesc Poblet kaj Antoni Dalmau.

1aj Tagoj por la Retrovo de la Historia Memoro de Subirats

La E-Muzeo de Subirats aktive partoprenos en tiuj ĉi tagoj organizitaj far la Turisma Patronaro de Subirats, en kunlaboro kun la loka magistrato. Temas pri vasta kaj bunta programo kiun vi povas legi pli detale ĉe Programa jornades (katalunlingve).

Plej granda parto de tiu programo disvolviĝos la semajnfinon 21-23 de januaro, kvankam kelkaj prezentoj plilongiĝos ĝis la 29-30 sammonata.

La Muzeo, kune kun Kataluna Esperanto-Asocio, prezentos la libron Història de l’esperanto als Països Catalans/Historio de Esperanto en Katalunlandaro. Tio okazos en la ĉefsalono de la urbodomo de Sant Pau d’Ordal (Subirats), sabate 22an je la 17 h.

Je la 18 h oni inaŭguros la ekspozicion Guerra i Pau: Esperanto a la guerra civil (Milito kaj Paco: Esperanto dum la hispana milito), ankaŭ en la urbodomo. Ĉeestintoj de la libro-prezento rajtos senpage ĝui ĉiĉeronan viziton al la ekspozicio. Por postaj vizitantoj la prezo estos 2 eŭroj.

La horaro de la  ekspozicio estos jena: dimanĉo 23a de januaro de 10 ĝis 14 h.;  sabate 29a de januaro de 10 ĝis 14 h. kaj de 16 ĝis 20 h.; dimanĉo 30a de 10 ĝis 13 h.

Por sabato 22a  je la 19 h. estas programita vizito al la E-Muzeo de Subirats (str. Zamenhof 12, Sant Pau d’Ordal).

La muzeo deziras, per paca kaj interkomprena sinteno, kunmemori pri tiuj tragikaj kaj amaraj eventoj okazintaj dum la intercivitana milito en Hispanio.Vi ĉiuj ekestas invititaj partopreni la aranĝojn!